Tibor Erkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Erkel
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1934 (1934-01-11)
en Csökmő
Morto 28-an de januaro 2017 (2017-01-28) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Megyeri Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Tibor Erkel
Familio
Infanoj András Erkel • Kentaur
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Tibor Erkel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Erkel Tibor estis hungara altlerneja instruisto, politikisto, pianisto. Lia filo estis Kentaur.

Memortabulo pri Tibor Erkel

Tibor Erkel [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1934 en Csökmő, li mortis la 28-an de januaro 2017 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Erkel frekventis bazlernejon, piaristan gimnazion kaj muziklernejon en Debrecen, poste muziklernejon en Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo de Budapeŝto en 1959. Inter 1958 kaj 1963 li instruis en konservatorio de Szeged, inter 1963–1992 li estis muzika reĝisoro de Hungara Radio, eĉ ankaŭ 5 jardekojn li instruis en la menciita Altlernejo. En 1969 li estis nomumita katedrestro. Inter 1979–1983 kaj 1992-1994 li havis postenojn en la ministerio. En 1996 li komencis politikadi, inter 1998–2002 li estis parlamenta deputito. Li ricevis kelkajn premiojn.

Li edziĝis en 1961, poste 2 filoj naskiĝis.

Elektitaj filmaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • Csalóka Péter (muzika reĝisoro, 1979)
  • Wagner (muzika reĝisoro, 1983)
  • Daliás idők (komponisto, 1984)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto-Újpest (2017)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]