Veronika decidas morti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veronika decide morrer
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Paulo Coelho
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 1977
Eldonejo Jediot Aĥronot
vdr

Veronika Decidas Morti (en portugala: Veronika decide morrer) estas romano verkita de Paulo Coelho. Ĝi rakontas la historion de 24 jaraĝa slovena Veronika, kiu ŝajnas havi ĉion en sia vivo, sed decidas sinmortigi. Tiu ĉi libro estas parte surbaze de propra sperto de Coelho en diversaj psikiatriaj institucioj (vidu la biografion de Konfesioj de pilgrimanto de Juan Arias) kaj temas pri frenezeco. La esenco de la mesaĝo estas: "kolektiva frenezeco nomiĝas prudento".

Kinadaptaĵoj kaj kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Veronika decidas morti estis adaptita al scenaro kaj publikita en la jaro 2009[1]. Ankaŭ la japana filmo de 2005 nome "ベロニカは死ぬことにした (Beronika wa shinu koto ni shita)"[2] estis farita surbaze de la romano.

La kanto, "Sankta Veronika" de kanada bando Billy Talent referencas tiun romanon.[3]

La kanto, "Veronika decides to die" de Plymothian bando, ankaŭ estas rekta referenco al la romano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rotten Tomatoes
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-04-14. Alirita 2019-02-26.
  3. [1]