Jud Taylor
Jud Taylor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1932 en Nov-Jorko |
Morto | 6-an de aŭgusto 2008 (76-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro televida produktoro scenaristo sindikatisto aktoro televida aktoro filmaktoro |
Judson Taylor (1932 - 2008), konata per anglalingva karesnomo Jud, estis usona aktoro, reĝisoro de televido kaj produktoro.
Li diplomiĝis ĉe University of California, Berkeley.
Komence li laboris kiel ekstrulo kaj aktoro en malgrandaj roloj kaj en 1950-aj kaj 1960-aj jaroj en serioj kiel The Fugitive, Gunsmoke, The Adventures of Rin Tin Tin, Men of Annapolis, Wagon Train kaj Twelve O'Clock High. En Dr. Kildare li rolis "Dr. Gerson".[1] Li ankaŭ havis kredititan rolon en filmo Attack! de 1956 (Pvt. Jacob R. Abramowitz) kaj rolis Leŭtenanton Goff en The Great Escape de 1963.
En la 1960-a jardeko li reĝisoris klasikajn televidseriojn kiel Star Trek, Dr. Kildare, kaj The Man from U.N.C.L.E.. En 1970-j jaroj li reĝisoris epizodojn de televidserioj kiel Mannix, The Rookies, Future Cop kaj Lou Grant.
En postaj jardekoj li laboris kiel reĝisoro kaj produktoro ĉefe por televidfilmoj.
En la komenco de 21-a jarcento li reĝisoris kelkajn epizodojn de Law and Order: Special Victims Unit.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Terrace, Vincent. (2011) Encyclopedia of Television Shows, 1925 through 2010, 2‑a eldono, Jefferson, N.C.: McFarland & Company, Inc., Publishers, p. 269. ISBN 978-0-7864-6477-7.