Dezső Zádor (komponisto)
Dezső Zádor | |
---|---|
Dosiero:Zador Dezso.jpg | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de oktobro 1912 en Ungvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 16-an de septembro 1985 en Lvivo (Sovetunio) |
Ŝtataneco | Hungario Ukraina Soveta Socialisma Respubliko |
Alma mater | Praga konservatorio (1932–1934) |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto etnografo |
Dezső Zádor [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zádor Dezső, ruse Задор, Дезидерий Евгеньевич [zador, deziderij jevgenjeviĉ] estis hungardevena-sovetia muzikisto (pianisto, orgenisto, dirigento, komponisto) mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Dezső Zádor [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1912 en Ungvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), li mortis la 16-an de septembro 1985 en Lvivo (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Zádor frue lernis pianadon hejme, poste de loka instruisto. Li havis eblecon ankaŭ orgenludi en preĝejo. En 1925 kiel gimnaziano en Ĉeĥoslovakio li sukcese pianadis en Plzen. Li studis pianadon, orgenadon kaj dirigentadon en Muzikakademio de Prago inter 1930-1934. Post la diplomo li kolektis popolkantojn, krome li recitalis. Ekde 1938 li instruis muzikon en sia naskiĝurbo. Inter 1945-1949 li estis lernejestro, poste li komponadis (ankaŭ teatrajn muzikaĵojn) kaj recitalis. Inter 1954–1963 li estis direktoro de simfonia orkestro, li ankaŭ dirigentis. En 1963 li ekinstruis en muzika altlernejo en Lvivo, en 1968 li atingis la instruan rangon docento. En 1970 li malsaniĝis, tial li ne instruis, nur komponadis. Li ricevis sovetiajn ŝtatajn premiojn. Li havis edzinon.
Elektitaj koncertoj
[redakti | redakti fonton]- Prago (1937, dua loko en piankonkurso)
- Budapeŝto (1938)
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kantato Karpatoj (1959)
- simfoniaj poemoj Verĥovina (1971)
- Karpata Rapsodio (1974)
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- "Folkloraj kantoj de la Karpataj Rusinoj" (1944)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- muzika mezlernejo de Uĵhorodo prenis la nomon Zador en 1991
- muzika societo Zador (1991)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://kmmi.org.ua/news?menu_id=2&ar_id=530[rompita ligilo]