Antonio Scontrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Scontrino
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1850 (1850-05-17)
en Trapani
Morto 7-an de januaro 1922 (1922-01-07) (71-jaraĝa)
en Florenco
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo komponistoinstruisto • konstrabasisto
vdr

Antonio Scontrino (Trapanio, Sicilio, la 17-an de majo 1850 - Florenco, Toskanio, la 7-an de januaro 1922) estis itala komponisto.

Lia patro estis violonisto, kaj li formis malgrandan orkestron kun siaj infanoj, atribuante al Antonio la kontrabason, kun kiu li fariĝis fama koncertisto. Li tiam studis ĉe la Konservatorio de Napolo (1861-1870), kaj en 1873 li estis emerita fare de sia denaska urbo, por perfektigi siajn studojn en Munkeno.

Reveninte li ekloĝis en Milano kiel privata preleganto kaj en 1891 li estis nomumita profesoro ĉe la Konservatorio de Palermo. En 1879 li premieris en Milano la operon Matilda, sekvita de Il progettista (Romo, 1882); Il sortilegio (Romo, 1882); Gringoire (Milano, 1890), kaj La Cortigiana (Milano, 1896).

En la lastaj jaroj de sia vivo li ekloĝis en Florenco, kie li donis klasojn pri itala muziko de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Inter liaj studentoj li havis la moskvan Ivanov-Boreckij (1874-1936).