Julie Cobb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julie Cobb
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1947 (1947-05-29) (76-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Lee J. Cobb vd
Patrino Helen Beverley vd
Edz(in)o James Cromwell • Victor French • Christopher Morgan vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1968– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julie Frances COBB (naskita 1947) estas jud-usona aktorino. Ŝi estas filino de geaktoroj Lee J. Cobb kaj Helen Beverley.

Ŝi komencis sian karieron per ekstrulaj aperoj en televidaĵoj. Ŝia unua listigita apero estis kiel ruĝĉemizulo en Star Trek en epizodo "By Any Other Name" (1968). Ŝi estis la nura virino, kiu mortis en la origina serio kiel ruĝĉemizulo.

En 1970-aj jaroj ŝi laboris en televidaĵoj Love, American Style, Smith & Jones, Cannon, The Waltons, Gunsmoke, Little House on the Prairie, The Quest, The Fantastic Journey, CHiPs, Fantasy Island, The Incredible Hulk, Just You and Me, Kid kaj Salem's Lot inter aliaj. Dum la sekva jardeko ŝi partoprenis televidseriojn kiel Hart to Hart, Ladies' Man, T.J. Hooker, MacGyver, Family Ties, Magnum, P.I., Growing Pains kaj Doogie Howser, M.D. krom filmojn Uncommon Valor, Baby Girl Scott, The Runnin' Kind, Lisa inter aliajn.

Cobb laboris en la fino de 20-a jarcento en filmoj kiel Defending Your Life kaj Dr. Jekyll and Ms. Hyde kom televidaĵoj kiel Beverly Hills, 90210 kaj Lois & Clark: The New Adventures of Superman. En komenco de nova jarmilo ŝi aperis en televidserioj ER, Judging Amy kaj Whatta Lark

Ŝi scenarigis kaj reĝisoris la mallongan filmon Night Vet en 2014.