Adolf Ellenbogen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Ellenbogen
Persona informo
Naskiĝo 1814
en Hungario Miskolc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 28-an de oktobro 1886 (1886-10-28)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistodirigentoviolonisto
vdr

Adolf Ellenbogen, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ellenbogen Adolf estis hungara violonisto, komponisto, dirigento.

Adolf Ellenbogen [1] naskiĝis en 1814 (fontoj mencias ankaŭ aliajn naskiĝjarojn) en Miskolc, li mortis la 28-an de oktobro 1886 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolf Ellenbogen devenis el juda familio. Li estis membro de junulara orkestro gvidata de Károly Thern en sia naskiĝurbo, poste li studis muzikon en konservatorio de Vieno (tiutempe en Hungarlando serioza muziklernejo ne ekzistis). En 1834 li hejmenvenis kaj aranĝis orkestron por Teatro de Miskolc. Post 2 jaroj li aliĝis al teatra orkestro de Buda. Tiu orkestro transformiĝis al teatra orkestro de Teatro Magyar dekomence en 1837. Post 2 jaroj li iĝis jam primara violonisto, baldaŭ ankaŭ dirigento. Li pensiuliĝis en 1868. En tiu longa periodo li komponis akompanajn muzikaĵojn por teatraj aŭ baletaj spektakloj, krome ankaŭ popularajn melodiojn. Li instruis ankaŭ ciganajn orkestrojn.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • »Tündérlak Magyarhonban« (akompana muziko)
  • »Szökött katona« (akompana muziko, kunkomponisto)
  • »Szofta - négyes« (kanto)
  • pluraj ĉardaŝoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]