Richard Webb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Webb
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1915 (1915-09-09)
en Bloomington
Morto 10-an de junio 1993 (1993-06-10) (77-jaraĝa)
en Van Nuys
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • verkisto • filmaktoro vd
Aktiva dum 1941– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Richard WEBB (9-an de septembro 1915 - 10-an de junio 1993) estis usona aktoro de kino, televido kaj radio el Bloomington, Illinois, filo de John Renner Webb kaj Laura Gail Gunnett.

Li komencis studojn de teologio ĉe Brown University, sed li lasis ilin en 1936, ĉar li rezignis la pastran karieron. Poste li decidis aktoran vivon.

Webb debutis per malgranda rolo en Rancho Grande (1941) kaj daŭris sian kinan karieron per filmoj kiel I Wanted Wings, West Point Widow, Hold Back the Dawn, Sullivan's Travels, Among the Living, The Lady Has Plans, The Remarkable Andrew, This Gun for Hire, Night in New Orleans kaj American Empire.

Li militservis en usona armea taĉmento en Zono de la Kanalo de Panamo, tiam sub usona regado.

Post la milito li partoprenis kinfilmojn O.S.S., Variety Girl, Out of the Past, The Big Clock, My Own True Love, Night Has a Thousand Eyes, Isn't It Romantic, Bride of Vengeance, A Connecticut Yankee in King Arthur's Court, Sands of Iwo Jima, The Invisible Monster ktp.

Li komencis televidan karieron per The Philco Television Playhouse en 1950 kaj partoprenis televidaĵojn kiel The Web kaj Captain Midnight (1954-1956), en kiu li havis la ĉefan rolon, kaj eble estis la plej alta pinto de sia kariero. Grava estis ankaŭ lia rolado en televiserio Border Patrol, en kiu li rolis policiston Don Jagger en 39 epizodoj.

Krome li rolis en kinfilmoj I Was a Communist for the F.B.I., Starlift, Distant Drums, This Woman Is Dangerous, Carson City, The Nebraskan, Jubilee Trail, Prince Valiant, The Black Dakotas, Three Hours to Kill, A Star Is Born, Count Three and Pray, Artists and Models, The Phantom Stagecoach, inter aliaj.

Webb en 1960-aj jaroj partoprenis televidseriojn kiel Maverick, The Fugitive, Voyage to the Bottom of the Sea, Perry Mason, I Dream of Jeannie, Get Smart, Star Trek, Gunsmoke, I Spy, The Name of the Game kaj Daniel Boone, kaj ankaŭ kinfilmojn Town Tamer, Hillbillys in a Haunted House, The Gay Deceivers ktp.

En 1970-a jardeko, li laboris ĉe televidaĵoj Lassie, The Six Million Dollar Man, Time Travelers kaj aliaj, krom kinfilmo Mule Feathers, kiu estis sia lasta laboro en 1977.