Mihály Szűcs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Szűcs
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1922 (1922-10-22)
en Debrecen
Morto 20-an de junio 1990 (1990-06-20) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikinstruisto • violonisto
vdr

Mihály Szűcs [mihAj sUĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szűcs Mihály estis hungara violonisto, koncertmajstro, altlerneja instruisto.

Mihály Szűcs [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1922 en Debrecen (Hungario), li mortis la 20-an de junio 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Szűcs komencis lerni muzikon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Lia ĉefinstruisto estis Ede Zathureczky. En 1941 li aliĝis al la ĉefurba orkestro kiel vicviolonisto, sed post 2 jaroj li ricevis la ordinaran statuson. Inter 1944 kaj 1955 li apartenis al orkestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li estis samloke koncertmajstro. Same ekde 1955 ĝis 1968 li ankaŭ apartenis al arĉkvarteto de Vilmos Tátrai. Tiu arĉkvarteto faris koncertojn tutmonde. Ekde 1967 li instruis en la Altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1958 kiel Tátrai-orkestrano.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

  • Béla Nagy (koncertmajstro)
  • Ferenc Szecsődi

Muzikdiskoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]