Vilmos Tátrai
Vilmos Tátrai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1912 en Kispest |
Morto | 2-an de februaro 1999 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Infanoj | Zsuzsanna Tátrai (en) , Vilmos Tátrai (en) |
Okupo | |
Okupo | violonisto dirigento muzikinstruisto koncertmajstro violonisto |
Vilmos Tátrai [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tátrai Vilmos estis hungara violonisto, koncertmajstro, profesoro.
Vilmos Tátrai [1] Arkivigite je 2013-05-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 7-an de oktobro 1912 en Kispest (nuntempa distrikto de Budapeŝto). Li mortis la 2-an de februaro 1999 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Tátrai lernis frue violonludon de la familianoj, poste en muzika mezlernejo, kie li lernis ekzemple de László Lajtha, fine en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Ekde 1927 li aliĝis al diversaj orkestroj. Ekde 1936 li muzikadis eksterlande, sed post jaroj li hejmenvenis. Li havis muzikistan postenon ekzemple en Hungara Radio. En 1946 li fondis arĉan kvarteton Tátrai, kiu portis internacian renomon. En 1957 li fondis alian orkestron, kiun li gvidis dum 30 jaroj. Ekde 1971 ĝismorte li instruis en la Altlernejo. Li faris koncertojn en ĉiuj kontinentoj, en ĉiuj landoj de Eŭropo. Lia arĉkvarteto ricevis premion Kossuth en 1958, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2013-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]