Ŝaista Ikramullah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝaista Ikramullah
Persona informo
Shaista Suhrawardy Ikramullah
Naskiĝo 22-an de julio 1915 (1915-07-22)
en Kolkato
Morto 11-an de decembro 2000 (2000-12-11) (85-jaraĝa)
en Karaĉio
Religio islamo vd
Lingvoj urduo vd
Ŝtataneco Pakistano • Brita Hindio vd
Alma mater Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj StudojUniversitato de Kolkato • Loreto College vd
Partio Tuthindia Islama Ligo vd
Familio
Edz(in)o Mohammed Ikramullah vd
Infanoj Princess Sarvath El Hassan • Naz Ikramullah • Salma Sobhan vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Begum Ŝaista Suhraŭardi Ikramullah (22a de julio 1915 – 11a de decembro 2000) estis pakistana bengala politikisto, diplomato kaj verkisto.[1] Ŝi estis la unua islamanino kiu havis doktorigon el la Universitato de Londono.[2] Ŝi estis la ambasadoro de Pakistano en Maroko el 1964 al 1967, kaj estis ankaŭ delegito en Unuiĝintaj Nacioj.[1]

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Post dia edziniĝo, ŝi estis unu el la unuaj hindiaj islamaninoj en sia generacio kiu ne sekvis la purdahon (hejma kaŝiĝo).[1] Muhammad Ali Jinnah inspiris ŝin eniri en politiko.[1] Ŝi estis estro de la Federacio de Islamaj Studentinoj kaj de la Virina Subkomitato de la Tuthindia Islama Ligo.[1]

En 1945, ŝi ricevis peton de la Registaro de Hindio por partopreni en la Kongreso por Pacifikaj Rilatoj. Jinnah konvinkis ŝin ne akcepti la proponon, ĉar li deziris, ke ŝi estu reprezentanto de la Islama Ligo kaj ke ŝi parolu por lia konto.

Ŝi estis elektita por la Konstitucifara Asembleo de Hindio en 1946, sed ŝi neniam kunsidis, ĉar la politikistoj de la Islama Ligo tion ne faris.[1][3]

Ŝi estis unu el du virinoj reprezentantoj en la unua Konstitucifara Asembleo de Pakistano en 1947.[4]

Ŝi estis ankaŭ delegito en Unuiĝintaj Nacioj, kaj laboris por la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (1948) kaj en la Konvencio kontraŭ la Genocido (1951).[1][3][5][6]

Ŝi estis la ambasadoro de Pakistano en Maroko el 1964 al 1967.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Bonnie G. Smith. (2008) The Oxford Encyclopedia of Women in World History. Oxford University Press, p. 528–. ISBN 978-0-19-514890-9.
  2. Muneeza Shamsie. (2015-07-11) And the World Changed: Contemporary Stories by Pakistani Women. Feminist Press at CUNY, p. 6–. ISBN 978-1-55861-931-9.
  3. 3,0 3,1 (15 April 2014) Rachel Fell McDermott: Sources of Indian Traditions: Modern India, Pakistan, and Bangladesh. Columbia University Press, p. 574–. ISBN 978-0-231-51092-9.
  4. 4,0 4,1 Begum Shaista Ikramullah en la retejo storyofpakistan.com, Alirita la 30an de aprilo 2019
  5. "NCRI Women's Committee - Women in History - 22 July". Women.ncr-iran.org. 28a de julio 2018. Alirita la 30an de aprilo 2019
  6. Status of the Convention [1] 24a de septembro 2014