Tibor Varga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Varga
Tibor Varga
Tibor Varga
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1921 (1921-07-04)
en Győr
Morto 4-an de septembro 2003 (2003-09-04) (82-jaraĝa)
en Grimisuat
Lingvoj anglaĉeĥa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Gilbert Varga
Okupo
Okupo dirigento • muzikinstruisto • universitata instruisto • komponistoviolonistotradukistointerpretisto
TTT
Retejo http://www.tiborvarga.ch
vdr

Tibor Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Tibor estis hungara violonisto, dirigento, altlerneja instruisto.

Tibor Varga [1] naskiĝis la 4-an de julio 1921 en Győr (Hungario), li mortis la 4-an de septembro 2003 en Grimisuat (Svislando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Varga estis mirinfano, en aĝo 6 li jam violonadis antaŭ publiko. En aĝo 10 li komencis studi en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Lia violonmajstro estis Jenő Hubay. Li plulernis en Berlino de Károly Flesch. Li aĝis 14, kiam li koncertis en Eŭropo. Dum la 2-a mondmilito li studis filozofion en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li translokiĝis al Londono en 1947, kie li fariĝis brita civitano. Inter 1949 kaj 1984 li estis instruisto de muzikakademio en Detmold, kie li fondis orkestron en 1954. En la sekva jaro li ekloĝis en Svislando kaj en 1964 li organizis la Festivalon Tibor Varga en Sion, kie li prizorgis sian propran muzikakademion. Li ankaŭ instruis en Mozarteum de Salcburgo kaj en Graz. Li ricevis germanajn, francajn, svislandajn kaj hungarajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Lia komponaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Capriccio-Etude iĝis oficiala himno en konferenco de eŭropaj rektoroj en Graz (2003)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Tibor Varga Muzikakademio (Sion, 1963)
  • Tibor Varga internacia violonkonkurso (1967-)
  • Tibor Varga Festivalo, (Sion, 1964-2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-05-01.