Gustav Leutelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Leutelt
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1860 (1860-09-21)
en Josefův Důl
Morto 17-an de februaro 1947 (1947-02-17) (86-jaraĝa)
en Seebergen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Gustav Leutelt
Profesio
Okupo verkisto • poeto • instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustav LEUTELT [lojtelt] (naskiĝis la 21-an de septembro 1860 en Josefův Důl, mortis forpelite la 17-an de februaro 1947 en Seebergen) estis germanlingva poeto kaj verkisto de Bohemio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gustav Leutelt naskiĝis en la Jizera montaro kiel filo de instruisto. Li estis pranepo de la t.n. mirakla doktoro Johann Josef Kittel. Li ricevis trejniĝon instruistan ĉe la porinstruista seminario de Litoměřice kaj deĵoris ĉe la bazlernejo kiun estris la patro. Lernejestro li em estis pli malfrue en la proksima vilaĝo (Dolní Maxov); unue elementarlerneje kaj poste en pluklerigejo. Tie li ekkontaktis vitrometiistojn kies laboron Leutelt ege ekŝatis. Krome li decidis okupiĝi prie multe pli profunde. Samloke li fondis en 1906 muzeon, por kiu li sindone kolektis dokumentojn, bildojn kaj aliajn aferojn pri la ekonomia evoluo kaj la historio de la Supra Kamenice-valo. Post 1922 Leutelt translokiĝis retiriĝinte al Jablonec nad Nisou.

Pro la nehomaj Dekretoj de Beneš li forpelitis en 1946 kiam li havis 85 jarojn el la patrujo kaj mortis en Seebergen apud Gotao unu jaron poste. Lia tombo troviĝas sur la tombejo de Seebergen.

Agado kreiva[redakti | redakti fonton]

Rekte en la tradicio de la granda Adalbert Stifter estis multaj verkoj de Leutelt. Pro ke liaj prozaĵoj estis en konekto kun la naturo de Jizera montaro Leutelt ankaŭ nomitis poeto de Jizera montaro. Kontraŭe al aliaj tiutempaj artistoj tute ne senteblis ĉe Leutelt problemoj inter la diversaj nacioj de Bohemio. Li ade rakontas pri ĝeneralaj homaj sortoj dum laboro aŭ komuna ĉiutaga vivo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Manskribo de Leutelt
  • Schilderungen aus dem Isergebirge, 1899
  • Die Könighäuser, 1906
  • Das zweite Gesicht, 1911
  • Hüttenheimat, 1919
  • Aus den Iserbergen. Erzählungen, 1920
  • Der Glaswald, 1925
  • Das Buch vom Walde, 1928
  • Bilder aus dem Leben der Glasarbeiter, 1929
  • Siebzig Jahre meines Lebens, 1930
  • Johannisnacht. Sudetendeutsche Geschichten, 1930
  • Doktor Kittel, 1943
  • Glasmacher, 1944
  • Schicksal, 1944

Eldonoj verkaraj[redakti | redakti fonton]

  • Gesammelte Werke in drei Bänden, Karlsbad: Adam Kraft Verlag 1934–1936 (2. Aufl. 1941–1943)
  • Gustav Leutelt. Gesamtausgabe in zwei Bänden, hrsg. v. Adalbert Schmidt. Augsburg: Adam Kraft Verlag 1953–1955
  • Gesamtausgabe in fünf Bänden, Schwäbisch Gmünd: Leutelt-Gesellschaft 1986–1990

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Mühlberger: Ex corde lux. Vier Dichterporträts. Kessler, Mannheim 1962. (= Schriftenreihe der Künstlergilde; 3).
  • Wilhelm Pleyer: Gustav Leutelt. Der Dichter des Isergebirges. Schwäbisch Gmünd: Leutelt-Ges. 1957. (= Gablonzer Bücher; 3)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]