Eva Grimaldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eva Grimaldi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1961 (1961-09-07) (62-jaraĝa)
en Verono
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Familio
Amkunulo Imma Battaglia
Okupo
Okupo aktoromodelo • teatra aktoro • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.evagrimaldi.it
vdr

Eva GRIMALDI (naskiĝis la 7-an de septembro 1961) estas italia aktorino kaj modelo. Ŝi naskiĝis en Verono kaj debutis kiel nudmodelo en Playmen kaj kiel subreto en la televido spektaklo de Antonio Ricci Drive In.[1] Ŝi filmdebutis en Intervista de Federico Fellini, kaj aperis en la filmo Ratman de Giuliano Carnimeo kaj Cattive ragazze de Marina Ripa Di Meana.[2] Ekde tiam ŝi aperis en multaj filmoj kaj TV-serioj, inkluzive verkoj de Mario Monicelli, Dino Risi, Damiano Damiani, Claude Chabrol, Jean-Marie Poiré kaj John Irvin. Ŝi ankaŭ tre aktivis sur la scenejo, ĉefe kun Pier Francesco Pingitore.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Epoca , Volume 39. Mondadori, 1988.
  2. "EVA GRIMALDI: 'ATTRICE MA ANCHE PRODUTTORE'", 10-a de augusto 1989. Kontrolita 16-a de februaro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]