Fun and Fancy Free

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fun and Fancy Free
aktora-movbilda filmo • antologifilmo
Originala titolo Fun and Fancy Free
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 27 sep. 1947
Ĝenro muzika filmo, porinfana filmo, tradicie farita movbildo, romantika komedio, fantasta filmo
Kameraado Charles P. Boyle
Reĝisoro(j) William Morgan • Jack Kinney • Bill Roberts • Hamilton Luske
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Homer Brightman • Harry Reeves • Ted Sears • Lance Nolley • Eldon Dedini • Tom Oreb • Sinclair Lewis
Muziko de Paul Smith • Oliver Wallace • Eliot Daniel • Bennie Benjamin • George David Weiss • Bobby Worth • Buddy Kaye • Ray Noble • Leigh Harline • Bill Walsh • Arthur Quenzer • Charles Wolcott
Rolantoj Edgar Bergen • Luana Patten • Edgar Bergen • Edgar Bergen
Produktinta firmao Walt Disney Company
IMDb
vdr

Fun and Fancy Free ("Amuzo sen engaĝiĝo") estas usona animaciita fantasta muzika filmo de 1947 produktita de Walt Disney kaj publikigita de RKO Radio Pictures. Ĝi estas la naŭa animaciita longa filmo de Disney kaj la kvara de la segmentaraj filmoj kiujn la studio produktis en la 1940-aj jaroj por enspezi monon dum la Dua Mondmilito. La Disney segmentaraj filmoj de la fino de la 1940-aj jaroj helpis financi Cindrulinon, kaj aliajn postajn, kiel Alice in Wonderland kaj Peter Pan.

La filmo estas kompilo de du historioj, el kiuj la unua, Bongo, estis gastigita de Jiminy Cricket kaj rakontita de Dinah Shore. Bazita sur la rakonto Little Bear Bongo de Sinclair Lewis, Bongo rakontas la historion de cirka urseto nome Bongo kiu deziras liberon el kaptiveco. Bongo fuĝas el la cirko kaj finfine formas romantisman rilaton kun ursino nome Lulubelle en la naturo. La dua historio, Mickey and the Beanstalk, estis gastigita de Edgar Bergen kaj estas rerakonto de la populara ferakonto Jack and the Beanstalk en kiu aperas Mickey Mouse, Donald Duck, kaj Goofy kiel tri kamparanoj kiuj malkovras la kastelon de la temperamenta Willie the Giant en la ĉielo pere de la uzo de kelkaj magiaj faboj. Ili devas batali kontraŭ la avara sed aminda giganto por restaŭri pacon al sia valo. Kvankam la filmo estas ĉefe animaciita, ĝi uzas ankaŭ realvivajn segmentojn por kunigi ambaŭ duonojn. "Mickey and the Beanstalk" estis la lasta fojo en kiu Walt Disney voĉigis Mickey Mouse, ĉar li estis tro okupita en aliaj projektoj por plue voĉigi la faman rolulon. Disney anstataŭis sin mem per la sonefekta artisto Jimmy MacDonald.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]