Miklós Sugár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Sugár
Miklós Sugár
Miklós Sugár
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1952 (1952-07-02) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztMuzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Rezső Sugár
Edz(in)o Zsuzsánna Mindszenty
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Miklós Sugár [miklOŝ ŝugAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sugár Miklós estas hungara komponisto, dirigento, altlerneja instruisto. Li estis la filo de Rezső Sugár.

Miklós Sugár [1] naskiĝis la 2-an de julio 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Sugár ekstudis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1971. Li akiris diplomojn pri dirigento en 1978, pri kompono en 1980. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Kórodi kaj Emil Petrovics. Inter 1981 kaj 2002 li ricevis plurajn stipendiojn. Li estis asistanto en la Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) inter 1978-1991. Li komencis dirigenti depost la unua diplomo, dum la forpasintaj jaroj li dirigentis ne nur enlande, sed ankaŭ en Eŭropo, Ameriko, Israelo kaj Japanio. Li ricevis premiojn inter 1985-2010. Lia edzino naskis 3 filinojn.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Trio (1976, ĉambra muziko)
  • Alakzatok (1986, elektronika muziko)
  • Szivárvány havasán (1986, por simfonia orkestro)
  • 3 nőikar Weöres Sándor verseire (1991, por virina koruso)
  • A kráter madarai (2004, elektroakustika muziko)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]