Emil Petrovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Petrovics
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1930 (1930-02-09)
en Zrenjanin
Morto 30-an de junio 2011 (2011-06-30) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj serbaserbokroatakroatamontenegrahungara
Ŝtataneco HungarioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Frat(in)o Attila Apró
Edz(in)o Erzsi Galambos
Infano Eszter Petrovics
Okupo
Okupo komponistopolitikisto • universitata instruisto • filmkomponisto
vdr

Emil Petrovics [petroviĉ], hungare Petrovics Emil, serbe Емил Петровић, latin-serbe Petrović estis serba-hungara altlerneja instruisto kaj komponisto.

Emil Petrovics naskiĝis en la tiama Petrovgrad (nun Zrenjanin), en la 9-a de februaro 1930, li mortis en Budapeŝto, en la 30-a de junio 2011.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li dekomence lernis serbe kaj hungare. Baldaŭe la familio translokiĝis al Beogrado, poste dum la 2-a mondmilito al Budapeŝto, kie li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. En la 1950-aj jaroj li dirigentis en fabrika orkestro. En la sekva jardeko li laboris en muzika teatro. Inter 19661985 li estis ankaŭ parlamentano, ekde 1964 li instruis, kiel profesoro en la Altlernejo. Baldaŭe li estis ĉefdirektoro de Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj ofte aperis en la televizio. Li edziĝis trifoje.

Li dufoje ricevis premion Kossuth, se ne paroli pri la ceteraj premioj. Li estis entombigita post la ĉefurba solena rito en Szigliget.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio