Zsolt Hamar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Hamar
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de oktobro 1968(nun 1968-10-25)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigento
vdr

Zsolt Hamar [ĵolt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hamar Zsolt estis hungara dirigento, altlerneja instruisto.

Zsolt Hamar[1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Hamar komencis ludi pianon en la aĝo de ses. Li frekventis muzikartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, lia ĉefinstruisto estis István Fekete Győr. Hamar akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1995. Liaj plej gravaj instruistoj estis Emil Petrovics kaj Ervin Lukács. Dum la studentaj jaroj li estis asistanto de András Mihály kaj András Ligeti. Li ricevis bonajn rezultojn en dirigentaj konkursoj inter 1995-1999. En la jaroj 1995 kaj 1996 li estis arta gvidanto de malgranda orkestro, en la sekvaj du jaroj li instruis en la Muzikarta Altlernejo. En 1997 li ricevis dirigentan statuson en signifa simfonia orkestro, inter 2000-2009 li estis muzika direktoro en Pécs, sed ekde 2001 li ofte dirigentis en la Budapeŝta Ŝtata Operejo. En tiu periodo li direktis preskaŭ ĉiujn simfoniajn orkestrojn en Hungario, se ne paroli pri la eksterlandaj dirigentaĵoj. En 2017 li estis nomumita muzika direktoro de la nacia filharmonia orkestro. Li ricevis 3 ŝtatajn premiojn inter 2001-2017.

Lia komponaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Három mese (por junulara orkestro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]