Kendrick Lamar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kendrick Lamar
Persona informo
Naskonomo Kendrick Lamar Duckworth
Aliaj nomoj K.Dot • Kung Fu Kenny • Oklama • King Kunta • King Kendrick
Naskiĝo 17-an de junio 1987 (1987-06-17) (36-jaraĝa)
en Compton, kantono Los-Anĝeleso,  Usono
Lingvoj Afrik-Usonana angla lingvo • angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Centennial High School
Infanoj 2
Parencoj Baby Keem
Nick Young
Okupo
Okupo repisto • kantistokantoverkistomuzikproduktisto • direktoro • entreprenisto • popkantisto
TTT
Retejo https://oklama.com
http://www.kendricklamar.com
vdr

Kendrick Lamar DUCKWORTH (naskiĝis la 17-an de junio 1987 en Berkeley) estas usona repisto kaj kantaŭtoro. Li estas rigardita kiel unu el la plej lertaj kaj sukcesaj repistoj de sia generacio.[1][2][3][4]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Sian debutalbumon, Good Kid, M.A.A.D City, Lamar eldonis en 2012 pere de Top Dawg Entertainment, Aftermath kaj Interscope Records. Ĝi debutis je numero 2 sur la usona Billboard 200 kaj poste ĝin platenigis la Recording Industry Association of America. La disko portis tri kantojn kiuj aperis sur la muzikaĵrangolisto Top 40: "Swimming Pools (Drank)", "Bitch, Don't Kill My Vibe" kaj "Poetic Justice".

Lia tria albumo, To Pimp a Butterfly (2015), estis aklamita de muzikkritikistoj. Lamar en ĝi enfandis elementojn de funko, soulo, ĵazo kaj parola poezio. La albumo gajnis la Grammy-Premion por Plej Bona Repalbumo ĉe la 58-a ceremonio. En 2016, Lamar eldonis Untitled Unmastered; kolekto de neeldonitaj kantoj verkitaj por To Pimp a Butterfly. Li eldonis sian kvaran albumon Damn en 2017.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baltin, Steve, "The Importance Of Kendrick Lamar And How He Is Making Pop Music Matter Again", Forbes. Kontrolita 2018-02-08. (angle)
  2. Kornhaber, Spencer, "What Kendrick Lamar's "The Blacker the Berry" Really Means", The Atlantic. Kontrolita 2018-02-08. (en-US)
  3. Galil, Leor, "Kendrick Lamar shows us why he's hip-hop's king", Chicago Reader. Kontrolita 2018-02-08. (angle)
  4. Platon, Adelle, "Does Kendrick Lamar's 'DAMN.' Make Him the G.O.A.T.? Hip-Hop Editors Weigh In", Billboard, 2017-04-24. Kontrolita 2018-02-08.