Kendrick Lamar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kendrick Lamar
Pulitzer2018-portraits-kendrick-lamar.jpg
Persona informo
Naskonomo Kendrick Lamar Duckworth
Aliaj nomoj Kendrick Lamar
Naskiĝo 17-an de junio 1987 (1987-06-17) (32-jara)
en Compton
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Centennial High School
Profesio
Profesio kantisto • kantoverkisto • repisto • music artist • gardisto • recording artist
TTT
Retejo http://www.kendricklamar.com
Information icon.svg
vdr

Kendrick Lamar DUCKWORTH (naskiĝis la 17-an de junio 1987 en Berkeley) estas usona repisto kaj kantaŭtoro. Li estas rigardita kiel unu el la plej lertaj kaj sukcesaj repistoj de sia generacio.[1][2][3][4]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Sian debutalbumon, Good Kid, M.A.A.D City, Lamar eldonis en 2012 pere de Top Dawg Entertainment, Aftermath kaj Interscope Records. Ĝi debutis je numero 2 sur la usona Billboard 200 kaj poste ĝin platenigis la Recording Industry Association of America. La disko portis tri kantojn kiuj aperis sur la muzikaĵrangolisto Top 40: "Swimming Pools (Drank)", "Bitch, Don't Kill My Vibe" kaj "Poetic Justice".

Lia tria albumo, To Pimp a Butterfly (2015), estis aklamita de muzikkritikistoj. Lamar en ĝi enfandis elementojn de funko, soulo, ĵazo kaj parola poezio. La albumo gajnis la Grammy-Premion por Plej Bona Repalbumo ĉe la 58-a ceremonio. En 2016, Lamar eldonis Untitled Unmastered; kolekto de neeldonitaj kantoj verkitaj por To Pimp a Butterfly. Li eldonis sian kvaran albumon Damn en 2017.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baltin, Steve, "The Importance Of Kendrick Lamar And How He Is Making Pop Music Matter Again", Forbes. (angle)
  2. Kornhaber, Spencer, "What Kendrick Lamar's "The Blacker the Berry" Really Means", The Atlantic. (en-US)
  3. Galil, Leor, "Kendrick Lamar shows us why he's hip-hop's king", Chicago Reader. (angle)
  4. Platon, Adelle, "Does Kendrick Lamar's 'DAMN.' Make Him the G.O.A.T.? Hip-Hop Editors Weigh In", Billboard, 2017-04-24.