João W. Nery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
João W. Nery
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1950 (1950-02-12)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 26-an de oktobro 2018 (2018-10-26) (68-jaraĝa)
en Niterói
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Memorigilo João W. Nery
Familio
Patro Paulo de Mello Bastos vd
Gefratoj Solange Bastos vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo verkistopsikologo • GLAT-aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

João W. NERY (naskiĝis la  12-an de februaro 1950(nun 1950-02-12), mortis la 26-an de oktobro 2018) estis brazila verkisto kaj GLAT-aktivulo.[1] Li estas konata, kiel la unua transseksa homo kiu faris seks-ŝanĝan ĥirurgion en Brazilo en 1977.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro en 1950, kiam li havis 9 jarojn, lia patrino kondukis lin al psikologo kaj en la aĝo de 13 jaroj li provis pliigi sian muskolan mason, sed ankaŭ sian memfidon.

En 1975, li vojaĝis al Eŭropo, kaj en pariza librejo, trovis ekzempleron de la scienca revuo Sexualité kaj interesiĝis pri artikolo traktanta transgenrajn ĥirurgiajn intervenojn. Reveninte en Brazilon baldaŭ poste li akiris magistron pri psikologio kaj instruis en tri altlernejoj.

Lia familio ĉiam estis malamika al la transiro. Lia patro kontraŭis ĝin, dum lia patrino estus akceptinta "... gejan knabinon, sed ne unu sen identeco". Laŭ la sugesto de sia kuracisto, li serĉis psikiatron, kiu esprimis favoran teĥnikan opinion. La operacio estis farata kaŝe en kliniko de São Paulo, sen medicina raporto. Hormona terapio komenciĝis poste, kvankam la operacio ne forigis la uteron kaj ovariojn.

Dum jaroj, li pledis por la rajtoj de GLAT-homoj, precipe transseksuloj. Leĝ-propono de deputitoj João Wyllys kaj Erika Kokay portas lian nomon:[3] ĝi estas inspirita de la argentina leĝo pri seksa identeco.

En aŭgusto 2017, li malkovris havi pulman kanceron. En septembro 2018, li malkaŝis, ke la kancero tuŝis la cerbon. Li mortis en Niteroi la 26-an de oktobro en la aĝo de 68 jaroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 2017: Jesus, Dánie Marcelo de; Carbonieri, Divanize; Nigro, Claudia M. C. Estudos sobre gênero: identidades, discurso e educação - homenagem a João W. Nery. [S.l.]: Pontes. 252 pp. ISBN9788571138162.
  • 2017: Gonçalves Jr., Sara W. P. «Invisíveis.» En: Estudos sobre gênero: identidades, discurso e educação - homenagem a João W. Nery. Editora Pontes. 2017 ISBN9788571138162.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • portugale 1984: Erro de pessoa: Joana ou João?, Rio de Janeiro, Editora Record
  • portugale 2012: Viagem solitária: memórias de um transexual 30 anos depois, São Paulo, Leya Brasil
  • portugale 2017: Vidas trans: a coragem de existir (en kunlaboro kun Amara Moira, Márcia Rocha kaj T. Brant), Bauru, Leya Brasil
  • portugale 2018: Velhice transviada, Postuma [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marieta Cazarré (13a de Novembro 2015). Primeiro transhomem a ser operado, João Nery batiza projeto que trata de gênero (portugale). agenciabrasil.ebc.com.br. Alirita 2019-07-28.
  2. João W. Nery, Viagem solitária: Memórias de um transexual 30 anos depois, São Paulo, Leya, 2012, p. 293
  3. Projeto de Lei João Nery
  4. João Nery, primeiro homen trans a ser operado no Brasil, prepara novo livro. Arkivita el la originalo je 2019-07-28. Alirita 2019-08-09.