Batalo de Adva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etiopia pentraĵo priskribanta la Batalon de Adva; supre kristana sanktulo "helpas" la etiopiajn fortojn.
Itala bildo de soldatoj Alpini en Adva.

La Batalo de Adva (en Tigraja lingvo: ዓድዋ; en Amhara lingvo: አድዋ; en Amhara transliterumita: Adoŭa, aŭ foje Adua aŭ Adŭa) estis la pinta batalo de la Unua Ital-Etiopa Milito. Estritaj de la imperiestro Meneliko la 2-a, la Etiopiaj fortoj venkis super invadinta Italia forto la 1an de marto, 1896, proksime al la urbo Adŭa en la Regiono Tigrajo. Tiu decidiga venko ruinigis la kampanjon fare de la Regno Italio por etendi sian kolonian imperion en la Korno de Afriko kaj sekurigis la suverenecon de la Etiopia Imperio dum pluaj kvardek jaroj. Kiel nura lando en Afriko kiu sukcese rezistis konkeron fare de eŭropanoj dum la Disdivido de Afriko, Etiopio fariĝis eksterordinara simbolo de la movado Tutafrikismo kaj de la internacia opozicio al koloniismo, kvankam ja Etiopio estis tute netipa[1] inter afrikaj landoj ĉar estis kristana kaj posedis skriban kulturon kelkajn jarcentojn antaŭ la epoko de la Italia invado.[1]

Fine de la 19a jarcento, la potencoj de Eŭropo estis kaptintaj preskaŭ la tuton de Afriko post la Berlina Konferenco. Nur Etiopio, tian ankoraŭ komune konata kiel Abisenio kaj la Respubliko Liberia ankoraŭ retenis sian sendependecon. La ĵus unuigita Reĝlando Italio estis relativa novalveninto al la imperiima Disdivido de Afriko. Du el ties ĵus akiritaj afrikaj teritorioj, nome Itala Eritreo kaj Itala Somalilando, bordis kun Etiopio en la Korno de Afriko. Italio intencis plibonigi sian situon en Afriko konkerante Etiopion kaj kunigante ĝin kun siaj du teritorioj. Meneliko sukcese frontis Italion kontraŭ ties eŭropaj rivaloj dum prepariĝis por uzi modernajn armilojn por defendi sian imperion kontraŭ Italoj kaj Britoj.

En la batalo Etiopio suferis 4000 mortojn, dum Italio pli ol 6000, kio iĝis hontiga malvenko por moderna potenco. Fakte la etiopiaj fortoj estis multe pli multnombraj. Kaj la moderneco de la itala armilaro ne estis tiom taŭga.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Professor Kinfe Abraham, "The Impact of the Adowa Victory on The Pan-African and Pan-Black Anti-Colonial Struggle," Address delivered to The Institute of Ethiopian Studies, Addis Ababa University, 8a de februaro 2006