Jakob Emanuel Handmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Emanuel Handmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1718 (1718-08-16)
en Bazelo
Morto 3-an de novembro 1781 (1781-11-03) (63-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Jakob Emanuel Handmann (16a de aŭgusto 1718 en Bazelo – 3a de novembro 1781 en Berno) estis svisa pentristo specializita en portretoj. Li estis samtempulo de la svisaj pentristoj Anton Graff, Jean Preudhomme, Angelica Kauffman, Johann Jakob Schalch, Johann Caspar Füssli kaj lia filo Johann Heinrich Füssli.

Li faris porstudajn veturojn al Parizo, Romo kaj Napolo. En Parizo lia laboro por la studio de Jean Restout la 2-a influis lian stilon. En 1742 Handmann veturis tra Francio serĉe de dungado por portretoj kaj partneris kun la pentristo Hörling. Tie Handmann respondecis pri la pentrado de kapoj de sidantoj. En Italio li laboris inter aliaj en la studioj de Marco Benefial kaj Pierre Subleyras en Romo. Tie li kopiis majstroverkojn el la periodoj de la Klasika Antikveco kaj de la Renesanco.

En Junio 1746 li estis reveninta en Svision. En 1747 li setliĝis en Bazelon, sed plej el liaj klientoj estis riĉuloj el la areo de Berno. Li jam restis en Svisio.