Heinrich Göbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Göbel
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1818 (1818-04-20)
en Springe, Reĝlando Hanovro
Morto 4-an de decembro 1893 (1893-12-04) (75-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Green-Wood Cemetery
Lingvoj germana
Loĝloko Nov-Jorko
Ŝtataneco Reĝlando PrusioUsono
Familio
Edz(in)o Sophie Lübke
Okupo
Okupo inĝenieroinventisto
vdr

Heinrich Göbel, aŭ Henry Goebel (20a de aprilo, 1818 – 4a de decembro, 1893), naskiĝinta en Springe, Germanio, estis precizema mekanikisto kaj inventisto. En 1848 li elmigris al Novjorko, kie li loĝis ĝis sia morto. Li ricevis usonan ŝtatanecon en 1865.

Henry Goebel, unua publikigita foto, januaro 1893.

En 1893, gazetaro informis, ke 25 jarojn antaŭe, Göbel estis disvolviganta inkandeskajn lampojn kompareblajn al tiuj inventitaj en 1879 de Thomas Alva Edison. Sed Göbel ne postulis patenton.

En 1893, la Edison Electric Light Company denoncis tri fabrikantojn de inkandeskaj lampoj pro malrespekto al la patentoj de Edison. La defendo de tiuj kompanioj plendis, ke la patento de Edison estis nevalida ĉar la sama invento estis farita de Göbel 25 jarojn antaŭe, kio estis konata kiel "Göbel defendo".

Juĝistoj de kvar tribunaloj[1] starigis dubojn; ne estis klara kaj konvinka pruvaro por la postulita invento. Esplora studo publikigita en 2007 konkludis, ke la Goebel-Defendo estis ne valida.[2]

Post la morto de Göbel, en kelkaj landoj, oni starigis legendon, ke li estas la vera inventisto de praktika inkandeska lampo.

Göbel ja akiris patentojn por plibonigo de kudromaŝinoj (1865), por plibonigo de la pumpilo Geissler (1882) kaj por tekniko por konekti karbonfadenojn al metalaj kabloj en inkandeskaj lampoj (1882). Tiuj tri patentoj ne havis influon en postaj teknikaj disvolvigoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Juĝistoj de tribunaloj en Boston, St. Louis, Milwaukee kaj Chicago starigis dubojn. Juĝistoj de Filadelfio jurdecidis baze sur tiuj decidoj.
  2. Hans-Christian Rohde: Die Göbel-Legende – Der Kampf um die Erfindung der Glühlampe. Zu Klampen, Springe 2007, ISBN 978-3-86674-006-8

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Christian Rohde: Die Göbel-Legende – Der Kampf um die Erfindung der Glühlampe. Zu Klampen, Springe 2007, ISBN 978-3-86674-006-8
  • Frank Dittmann: Heinrich Goebel – Aufstieg und Fall einer deutschen Legende. In: Technikgeschichte. 74, 2 (2007): 149–160, ISSN 0040-117X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]