Fred A. Hamann
Fred A. Hamann | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 2-an de majo 1938 en Wauwatosa |
Lingvoj | angla • Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | lingva instruisto • esperantisto |
Fred A. HAMANN (mortis 60-jaraĝa la 2-an de majo 1938 en Wauwatosa, Kantono Milwaukee, Viskonsino) estis usona esperantisto kaj instruisto de modernaj lingvoj. Dum kelkaj jaroj li estis delegito de UEA. Li verkis stenografian sistemon Ispografio. Sian domon en Wauwatosa (481 54th Street) li nomis Esperanto Bungalow.