Teatro San Angelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro San Angelo
teatrejo
Bazaj datoj
Arkitekto Francesco Santurini vd
Malfermo 1677
Lando Italio vd
Situo Venecio
Situo
Geografia situo 45° 26′ 8″ N, 12° 19′ 49″ O (mapo)45.43558888888912.33035Koordinatoj: 45° 26′ 8″ N, 12° 19′ 49″ O (mapo)
Teatro San Angelo (Venecio)
Teatro San Angelo (Venecio)
DEC
Teatro San Angelo
Teatro San Angelo
Situo de Teatro San Angelo
Map
Teatro San Angelo
vdr

La Teatro San Angelo (en venecia dialekto) aŭ Teatro Sant' Angelo (en itala) estis iam teatro en Venecio kiu daŭris el 1677 ĝis 1803.

Ĝi estis la lasta el la ĉefaj veneciaj teatroj kiuj estis konstruitaj en la opero-freneseco de la 1650–aj kaj 1660-aj jaroj post la Teatro Santi Giovanni e Paolo en 1654, la Teatro San Samuele en 1655, la Teatro San Salvatore en 1661, la Teatro San Giovanni Crisostomo en 1667.[1]

La Teatro San Angelo estis en Campo San[t'] Angelo, antaŭ la Granda Kanalo kaj la ponto Rialto, sur la flankoj de du detruitaj palacoj apartenantaj al la familioj Marcello kaj Capello.[2] La projekto estis kompletigita en 1676 fare de Francesco Santorini, kaj malfermiĝis en 1677 kun la familioj de Benedetto Marcello kaj la Capello-j.

La domo estis malfermita per la opero "Helena rapita da Paride" de Domenico Freschi (1677) kaj poste oni prezentis tie operojn de Freschi, Gasparini, Albinoni kaj Bononcini. El ĉirkaŭ 1715 antaŭen la domo estis plej bone konata kiel loko por multaj el la operoj de Antonio Vivaldi.[3] Kun Vivaldi la operejo iĝis pli kaj pli popolisma kaj komercema. Poste la teatro estis hejmo por operoj de Baldassare Galuppi, ("Argenide", 1733), kaj por verkoj de Carlo Goldoni.

En la 1790-aj jaroj la abato Pietro Chiari verkis por la Teatro San Angelo, kaj en 1797 Casanova verkis atakon kontraŭ Chiari kaj tiel li ekhavis malamikecon de Antonio Condulmer, kun-posedanto de la teatro kaj membro de la Dekopa Konsilantaro. Je tiu epoko la teatro estis tute dekadenca.

La teatro fermiĝis en 1803 kaj estis konvertita en stokejo. Ĝi estis poste detruita kaj rekonstruita kiel Barocci Palazzo, nuntempe kvarstela Hotelo NH Collection Palazzo Barocci.

45° 26′ 08″ Nordo 12° 19′ 49″ Oriento / 45.4356 °N, 12.3303 °O / 45.4356; 12.3303 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Denis De Lucca, Carapecchia – master of Baroque architecture in early eighteenth Century, Venecio 1999
  2. Margaret L. King, The death of the child Valerio Marcello, University of Glasgow.
  3. John Booth Vivaldi 1989 "On 4 February 1715 he [Von Uffenbach] returned, as he reports in his diary: I went with several acquaintances to the Teatro San Angelo, which was smaller but also not so costly as the one I have described above. Its impresario was the famous Vivaldi, ..."