Lívia Vizsolyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lívia Vizsolyi
Lívia Vizsolyi
Lívia Vizsolyi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1952 (1952-05-18) (71-jaraĝa)
en Ózd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo • fagotisto
vdr

Lívia Vizsolyi [viĵoji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vizsolyi Lívia estas hungara fagotisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

Lívia Vizsolyi[1] naskiĝis la 18-an de majo 1952 en Ózd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lívia Vizsolyi frekventis muziklernejon en Eger, poste ŝi maturiĝis en muzikarta mezlernejo de Miskolc, fine ŝi akiris fagotistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1975. Ŝia ĉefinstruisto estis Gábor Janota. Post siaj studoj ŝi aliĝis al simfonia orkestro de Győr, krome ŝi instruis en muziklernejo en Budapeŝto. Inter 1978 kaj 1991 ŝi instruis en muzikarta mezlernejo en Győr, poste ŝi translokiĝis al Szeged. Ŝi iĝis primara fagotisto en la urba orkestro, krome ŝi instruis en Scienca Universitato de Szeged kiel docento. Kun la orkestro, pli malofte kiel solisto ŝi turneis tutmonde. En 1993 ŝi fondis fagotistan triopon. Ŝi ricevis dufoje konkursajn premiojn, baldaŭ en Szeged dufoje urbajn premiojn.

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]