Gábor Oplatka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Oplatka
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de septembro 1935(nun 1935-09-28)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Gábor Oplatka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Oplatka Gábor estas hungara maŝininĝeniero, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2001).

Gábor Oplatka[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Oplatka studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto, poste en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko. (Supozeble li estis disidento dum la Hungara revolucio de 1956). Post la diplomo li estis membro de la scienca stabo en la Instituto, kie li okupiĝis pri konstruaj ekipaĵoj kaj transportaj maŝinaroj. Li doktoriĝis el tezo pri eltenado de drataj ŝnuroj. Iom poste Oplatka transprenis la staban direkton kaj la prelegojn en la instituto. Ekde la fondo de la Instituto por malpezaj strukturoj, li estris la kampon de ŝoseoj. Li havas kursojn pri pritraktado de materialoj, remparoj kaj mekanikaj ilaroj. La esplorado de profesoro Oplatka koncentriĝis pri la areoj de drataj ŝnuroj kaj ŝnuroj kaj ties materialoj. En la fokuso estis la sekurecaj problemoj kaj damaĝoj. En 1983 li ricevis la titolon profesoro, kaj en 1995 ricevis la honoran titolon de Dr.h.c. en la Universitato de Miskolc. En 2000 li emeritiĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.