Popoldomo Probstzella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popoldomo de Probstzella
Bauhaus-hotelo "Haus des Volkes", okcidenta fasado (2019)

Haus des Volkes ("Domo de la popolo") en Probstzella (Germanujo) estis konstruita inter 1925 kaj 1927 laŭ komisio de la industriulo Franz Itting fare de Alfred Arndt kaj Ernst Gebhardt kiel hotelo kaj kulturcentro. La internon aranĝis komplete artistoj de Bauhaus el Dessau; temas pri la plej granda iam en Turingio realigita Bauhaus-aĵo.

Post la Dua mondmilito ĝi utiliĝis fare de la komunumo kaj de la GDR-dogano; en la ruĝa salonego okazas multaj spektakloj kaj festoj. En 1970/1971 la interno ŝanĝitis kaj pligrandiĝo je restoracio estis ankaŭ. En 1995 la tuta komplekso kun la parko gajnis staton de monumentprotektaĵo. Privatuloj aŭkcie akiris ĝin en 2003 kiuj restaŭrinte la tuton uzas ĝin laŭ la originaj planoj. Pro tio ili ricevis en 2005 la Germanan Fasadpremion[1]. Fariĝis la inaŭguroj restoracia en 2005 kaj hotela en 2008. Ekde 2016 la historio videblas virtuale sur la retpaĝaro per saĝtelefono aŭ tabulkomputilo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La korpo konstrua[redakti | redakti fonton]

La Popoldomo per sia grandeco dominas en la vilaĝo estante kontraŭe al la stacidomo malantaŭ doma linio. Tiu linio jam ĉiam ekzistis. Pere de la gastejo Meininger Hof oni eniris la ensemblan korton kie finfine estis la ĉefa enirejo hotela. Ĉe la alia flanko en la direkto de la parko estis la dua enirejo kun rekta aliro al la salonego festa.

Rilate al la konstruvolumo temas pri monteten reigita pluretaĝa konstruaĵo, kiu danke al la ĉemonteteco etaĝe varias. Je la strato troviĝas ses etaĝoj, inversdirekte al la ĝardeno nur du respektive tri etaĝoj. La ekstero belas per monumenteco kompakta, fermita kuba konturo kaj kvazaŭ daŭranta mezaksa simetrio. Supre de peza finanta kornico (ĝin interrompas atikaj fenestroj) estas ardezita tegmento sur ŝtalbetono kun masiva tegmenta turo kaj etaj triangulaj lukarnoj.

Interne estas elkonstrutempa ekipaĵo: plankoj, pordoj, ŝtuparoj imponaj kun mankondukiloj, granda salono kun galerioj ktp.

Arkitekturo ekstera kaj medioj[redakti | redakti fonton]

La fasadoj estas nur ŝpare separitaj; meze estas ambaŭflanke pluraj betonaĵoj sveltaj (eble ili ankaŭ servis, krom por ornamo ankaŭ por tegmentakvoforkonduko). Similaĵoj estas ĉe la tegmenta turo. Ĉe la maldekstra parto de la strata fasado estas duonronda antaŭensvinganta, disde la tria etaĝo eliranta orielo. La fasadoj krome nur per plurspalieraj fenestroj dividiĝas. Al la iama hotelo ĉestrata kondukas trietaĝa, simpla transirkonstruaĵo farita laŭ ŝtalbetonskeletkonstrua maniero.

La ekstera ŝtuparo konsistas ĉe la nordorienta flanko el granito kaj enkorte estas pavimo naturŝtona. Ĉe la nordeosta flanko de la konstruaĵo estas ebena salonteraso, kiu ekstere unuiĝas kun la salonegŝtuparo per spirala eskalo, pli eoste per malaperta tegmentita kondukejo. La pavilono estas duetaĝa sur ŝtalbetonskelto trans la deklivaĵon eksterenigita ebenkonstruaĵo. Ĝiaj muroj parte je vitraĵoj realiĝis. Disde la supra etaĝo la ebentegmento surireblas terase.

Horizontala projekciaĵo kaj farbaro[redakti | redakti fonton]

La unuopaj etaĝoj bone distingeblas. En la kuro de la tempo ili ŝanĝiĝis kaj aliutiliĝis. La materialo estas ŝtalbetono kaj muraĵo malnuda. La tegmento estas ardeza. Farbe plej gravas rustrubro kiu iĝas eĉ roza. La ardezo tegmente memkompreneble ŝajnas blue. La betonaĵoj eksteraj estas grizaj dum la kadroj fenestraj blankas. Kelkaj partoj (ekz. eskalo, orielo) havas helgrizan tonon.

Ekkoneblaj ŝanĝoj kaj kompleksa superrigardo[redakti | redakti fonton]

Bedaŭrinde en 1970/71 multo interna ŝanĝiĝis (scenejo, orkestra foso, plafono). Hodiaŭ tamen la tuto perfekte estas restaŭrita. Apartenas al la Popoldomo pli grandaj ĝardenoj enmonten, kiujn oni norde kaj oriente enkadrigis. Kiosko, tonejo, garaĝoj kaj puto ankaŭ estas monumentprotektitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj kaj unuaj planoj[redakti | redakti fonton]

Kiam Arndt translokiĝis kun aliaj Bauhaus-anoj en 1925 disde Vajmaro al Dessau (Bauhaus Dessau) li amikiĝis kun Gotthardt Itting, filo de la turingia entreprenisto kaj socialdemokrato Franz Itting. Tiutempe Itting starigis en Probstzella kun la komforta rekta antaŭdoma haltejo fervojlinia hotelon kun granda salono kio kaj havu popoldoman karakteron kaj akcelu la turismon en tiu ĉi regiono. Vidinte la konservativajn planojn de la Saalfeld-a arkitekto Klapproth li sukcese persvadis la ĉefkonstruiston ke pli moderna domo multe pli taŭgus. Sed eĉ post la transpreno artista fare de Arndt restis surloke ankaŭ Klapproth. Li responsis pri la transversa konstruaĵero Meininger Hof kaj faris ankaŭ la ingaŭran festparoladon en la 30.4.1927. Interesas ke ekde aprilo 1926 Arndt kvazaŭ ĉiam estis en Probstzella helpate de la fidela amiko Ernst Gebhardt.

Ekde la komenco la domo estis planita por la tuta enloĝantaro. Okazis multaj eventoj kaj la sidloknombro rapide povis ŝanĝiĝi laŭbezone. Ankaŭ instalitis modernega aerumado kiu funkciis ĝis la alikonstruaĉoj en 1970/71. La meblaro komplete fabrikitis en bauhausaj atelieroj. La mebloj estis de Arndt, Gebhardt kaj Breuer, ŝtofoj kaj kurtenoj de Marlis Heumann, la lampoj el la Metalateliero, la mebloŝtofoj el la Bauhausteksejo. Pri la farboj decidis gustohave Alfred Arndt mem. Arndt ankaŭ ŝanĝis Breuer-komponaĵo seĝa por sidlokj sur la galerio de Ruĝa salono.

Ekfunkcio[redakti | redakti fonton]

En la 1.5.1927 estis la solena inaŭguro. Arndt ne plu faris ŝanĝojn poste. Malgraŭ kelkaj alifaroj ĉefasade la Popoldomo restis fortimpresa domo kun kelkaj ekspresionismaj detaloj normalaj tiutempe ĉe reprezentaj konstruaĵoj en Germanujo. La planoj de Arndt kelkfoje malkombineblas harmonie kun principoj de la movado Neues Bauen. La arkitekturo Arndt-a modestas kaj maltriumfantas sen estetika troigo (kia ja senteblas ĉe samtempaj laboroj de Breuer ekzemple). La hotelo por la regiono tamen estis multe tro granda. Dum la 1920aj kaj 1930aj jaroj ne estis bankroto ankaŭ pro tio ke Itting faris ĉion necesan mem kaj nutraĵoj, hejtado kaj elektrika kurento venis el propraj fontoj. Pligrandiĝo per pafejo estiĝis en 1935 planite jam fare de Arndt. La nazioj ordonis la forigon de la enskribo domo de la popolo en la 31.12.1936.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

Dum la GDR-tempo la salonego oftege uzitis. Ĉar Probstzella kuŝis proksime de la landlimo al kapitalisma Okcidenta Germanujo kun ĉiuj malfacilaĵoj por la loĝantoj, oni intence distrigis la homojn. Enparke estis ankaŭ liberaeraj eventoj kaj la tuta komplekso bone flegaditis tiam.

Post Turniĝo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995-a la tuta komplekso deklaritis monumentprotektotaĵo. Aŭkcia vendo fariĝis en 2003 kun feliĉega sukceso. En la 15.10.2013 la domo, post 76 jaroj, ree ricevis la grandan enskribon Haus des Volkes bone videblan fare de vagonarveturantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brillux GmbH & Co. KG: Deutscher Fassadenpreis 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.52952511.382254

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Haus des Volkes (Probstzella) en la germana Vikipedio.