Árpád Haraszty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Haraszty
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1907 (1907-03-15)
en Békés
Morto 1-an de septembro 1987 (1987-09-01) (80-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o H. Péteri Nikola
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

Árpád Haraszty [harasti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haraszty Árpád estis hungara botanikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Liaj maloftaj familiaj nomvariantoj estis Haraszthy, Harasztÿ.

Árpád Haraszty[1] naskiĝis la 15-an de marto 1907 en Békés (urbo), li mortis la 1-an de septembro 1987 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Haraszty maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1924, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1929. Post la diplomo li estis asistanto en la universitata instituto ĝis 1933, sed intertempe li akiris plian diplomon en 1931. Inter 1933 kaj 1947 li instruis en pluraj gimnazioj en Budapeŝto, poste li estis katedrestro en pedagogia altlernejo. Li estis docento en Scienca Universitato Loránd Eötvös (1955-1957), profesoro kaj katedrestro en Universitato de Debrecen (1957-1977). Li estis ankaŭ dekano inter 1962-1965. Intertempe li kandidatiĝis en 1956 ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li redaktis popularan gazeton ekde 1947 kaj biologian revuon inter 1962–1975.

Li ricevis premiojn inter 1951-1987. Li pensiuliĝis en 1978. Li havis edzinon ekde 1944, kiu naskis filinojn en 1946, 1950 kaj 1953.

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Anatómiai és élettani vizsgálatok a Phragmitesen (1931)
  • Adatok hazánk harmadidőszaki flórájának fejlődéstörténetéhez a fás barnakőszenek mikroszkópos vizsgálata alapján (1956)
  • Kísérletek a kender rosthozam- fokozására (1977)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

  • A gyöngyösi és a rózsaszentmártoni lignitek mikroszkópos vizsgálata (1933)
  • A növények vízfelvétele (1939)
  • Természetismeret. Az általános biológia, növénytan és állattan vázlata. (kunaŭtoro, 1948)
  • Növénytan (mezlerneja lernolibro, kunaŭtoro, 1950; 9-a eldono: 1953)
  • Petőfibánya barnaszeneinek mikroszkópos vizsgálata (1953)
  • Növénytan (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1953; lastfoje en 1978)
  • A növények élettana (kunaŭtoro, 1954, 1955)
  • Die mikroskopischen Untersuchungen der Xylite von Hidas (1957)
  • Újabb kísérletek a kender [Cannabis sativa L.] rostképzésének befolyásolására (kunaŭtoro, 1963)
  • Növénytan. I–II. (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1968; 5-a eldono: 1977)
  • Mikroelem- műtrágyakísérletek kálium, magnézium és mangán elemekkel a kender [Cannabis sativa L.] rosthozam befolyásolására (1971)
  • Növényszervezettan (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1973; 17-a eldono: 2001)
  • A biológia tanítása. 1. (1976; 9-a eldono: 1999)
  • Vízszállítás a magas fák lombkoronájába (1983)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]