Daphne Caruana Galizia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daphne Caruana Galizia
Persona informo
Daphne Caruana Galizia
Naskonomo Daphne Anne Vella
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1964 (1964-08-26)
en Sliema,  Kolonio de Malto
Morto 16-an de oktobro 2017 (2017-10-16) (53-jaraĝa)
en Bidnija,  Malto
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per bombaŭto vd
Tombo Addolorata Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Bidnija vd
Ŝtataneco Malto vd
Alma mater Universitato de Malto • St Aloysius' College vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo enketa ĵurnalisto • blogisto • aktivulo • kronikistoĵurnalisto vd
Aktiva dum 1987– vd
Verkado
Verkoj Panamaj Dokumentoj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daphne Anne CARUANA GALIZIA (naskonomo Vella; naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1964, mortis la 16-an de oktobro 2017) estis malta esplorĵurnalistino, verkistino kaj kontraŭ-korupta aktivistino, kiu raportis pri politikaj eventoj en Malto kaj laboris pri la Panama Papers. Caruana Galizia estis implikita en pli ol 40 procesoj de homoj kaj firmaoj kiujn ŝi reviziis, kaj estis fama ekzemplo de kiel tielnomitaj SLAPP-procesoj[1] estas uzataj por silentigi ĵurnalistojn[2].

Laboro kiel esplorĵurnalisto[redakti | redakti fonton]

Precipe ŝi temigis enketan ĵurnalismon, raportadon pri registara korupteco, nepotismo, patronado, akuzoj pri monlavado, ligoj inter la reta hazardluda industrio de Malto kaj organizita krimo kaj pagoj de la registaro de Azerbajĝano. La nacia kaj internacia reputacio de Caruana Galizia estis konstruita sur ŝia regula raportado de miskonduto de maltaj politikistoj kaj politike elmontritaj homoj.

Caruana Galizia rifuzis rezigni pri sia raportado dum jardekoj, malgraŭ timigo kaj minacoj. Ŝi estis arestita de la malta polico en du okazoj. La enketoj de Caruana Galizia estis publikigitaj per ŝia persona blogo Running Commentary, kiun ŝi starigis en 2008. Ŝi estis regula kolumnisto de la gazetoj The Sunday Times of Malta kaj poste The Malta Independent. Ŝia blogo konsistis el enketaj raportoj kaj komentoj, iuj estis rigardataj kiel personaj atakoj al individuoj, kaŭzante serion de laŭleĝaj bataloj. En 2016 kaj 2017 ŝi malkaŝis polemikajn informojn kaj akuzojn rilate al kelkaj Maltaj politikistoj kaj la skandalo Panama Papers.

Murdo de Caruana Galizia[redakti | redakti fonton]

La tomboŝtono de Caruana Galizia en la familia tombo ĉe la tombejo Santa Maria Addolorata en Paola, la plej granda tombejo de Malto.

La 16-an de oktobro 2017, Caruana Galizia estis murdita proksime al sia hejmo kiam aŭto-bombo estis detonaciita en la interno de ŝia veturilo, altirante ĝeneralan lokan kaj internacian kondamnon de la atako. En decembro 2017, tri viroj estis arestitaj lige kun la aŭtobomba atako. En aprilo 2018, konsorcio de 45 internaciaj ĵurnalistoj publikigis la "Daphne-projekton", kunlaboron por kompletigi ŝian enketan laboron.

La 20-an de novembro 2019 lige kun ŝia murdo la malta polico arestis Yorgen Fenech, la posedanton de la Dubaja kompanio 17 Black, sur lia jaĥto. Post tio en La-Valeto kaj aliaj urbaj centroj amasaj protestoj alvokis la eksiĝon de la ĉefministro Joseph Muscat.

Ĉefministro Joseph Muscat anoncis la 1-an de decembro 2019, ke li eksiĝos rilate al la politika krizo, dirante, ke li restos en la posteno ĝis nova gvidanto de la Laborista Partio de Malto elektiĝos en januaro, kaj ke li formale rezignos kiel ĉefministro kelkajn tagojn post la 12-a de januaro 2020.

Premio de ĵurnalismo Daphne Caruana Galizia[redakti | redakti fonton]

En 2018 la Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj (angle: European United Left/Nordic Green Left) establis premion por ĵurnalistoj kaj defendantoj de la Rajto al Informo honore al Galizia[3].

Posteuloj[redakti | redakti fonton]

Post ŝia morto, ŝia esplorĵurnalista laboro daŭris ene de La Daphne-Projekto de la Centro por la Studo de Korupto kaj Organizita Krimo (OCCRP), NRO de esplorĵurnalistoj, kiu komencis eldonadon la 17-an de aprilo 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SLAPP (Strategic Processo Against Public Participation) estas proceso prezentita kun la intenco timigi kaj silentigi kritikan partion.
  2. (en) Update: Caruana Galizia's accounts frozen as Cardona sues; 'terrible implications for press freedom. Malta Independent. la 8-an de februaro 2017.
  3. (en) The Daphne Caruana Galizia Prize for Journalism, Eurparl Radio