Bagredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bagrichthys hypselopterus.
Mystu plani 080519 9414 ckoep.jpg
Mystu plani 080519 9414 ckoep

Bagredoj, Bagridae, estas familio de Siluroformaj fiŝoj kiuj estas indiĝenaj de Afriko (Bagrus) kaj de Azio (ĉiuj aliaj genroj) el Japanio al Borneo.[1] Ĝi enhavas ĉirkaŭ 245 speciojn en ĉirkaŭ 22 genroj. Tiuj fiŝoj estas ofte konataj kiel nudaj katfiŝojbagredaj katfiŝoj. La nomiga genro estas Bagrus.

Grandaj bagredoj estas gravaj kiel nutrofonto. Aliaj kelkaj specioj estas tenataj kiel fiŝoj de akvario.[1]

Fizikaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

La dorsa naĝilo estas antaŭata de dorno. Estas adipoza naĝilo kiu povas havi relative longan bazon en kelkaj specioj. La brusta naĝilo povas esti segileca. La korpo estas komplete nuda (senskvama). La maksimuma longo estas ĉirkaŭ 1.5 m.[1] Fiŝoj de la familio Bagredoj havas kvar paroj de bone disvolvigitaj komisurharoj kovritaj per tavolo de gustila - riĉa epitelio.[2]

Taksonoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Nelson, J.S. (2006). Fishes of the World. John Wiley & Sons, Inc. ISBN 0-471-25031-7.
  2. Zhang, G.-H. (2006). “Distribution of different taste buds and expression of a-gustducin in the barbells of yellow catfish (Pelteobagrus fulvidraco)”, Fish Physiology and Biochemistry 32 (1), p. 55–62. doi:10.1007/s10695-006-6937-z.