Ottar Grepstad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottar Grepstad
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1953 (1953-10-01) (70-jaraĝa)
en Øyer, Oppland
Lingvoj Nynorsk vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater Universitato de Bergen vd
Partio Liberala Partio vd
Profesio
Okupo redaktoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ottar Grepstad (° la 1-an de oktobro 1953) estas norvega lingva aktivisto[1] kaj verkisto en la lingvo Nynorsk kaj unu el la tri administrantoj de la internacia reto de lingvaj muzeoj (angle: "International network of language museums"), kreita en 2016, de kiu la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj estis unu el la kunfondintaj membroj.

Li estas iama eldonisto kaj iama prezidanto de la estraro de la Lingva Konsilio de Norvegio kaj de 1999 Ĝenerala Direktoro de Centro por Norvega Lingvo kaj Literaturo (Nynorsk kultursentrum). Li studis en la Universitato de Bergen, Norvegio, la germanan kaj nordiajn lingvojn[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Øyer, Norvegio. En la 1970-aj jaroj li estis la gvidanto de la Junaj Liberaluloj de Norvegio. De 1984 ĝis 1988 li redaktis la periodaĵon Syn og Segn. Li estis helpredaktisto, eldonisto kaj ĉefredaktoro ĉe Det Norske Samlaget de 1980 ĝis 1994.

Li laboris en Det Norske Samlaget por multaj jaroj kaj estis direktoro de la lingva organizaĵo de Norvegio (Noregs Mållag). En 1999 li fariĝis la gvidanto de la Nynorsk kultursentrum Ivar Aasen (kulturcentro kaj lingvomuzeo pri la lingvo nynorsk kaj ĝia esploristo Ivar Aasen) en Ørsta kiu estas la plej malnova lingvomuzeo en la mondo[3] [4]. La novnorvega (nynorsk) estas unu el la du oficialaj lingvoj en Norvegio, sed malpli uzata ol la alia norvega varianto (Bokmål).

Depost la 1-an de januaro 2005 li estis membro-konsilanto de la Norsk kulturråd (Kultura Konsilio de Norvegio) kaj de 2006 ĝis 2010 li estis ankaŭ membro kaj poste prezidanto de la Språkrådet (la norvega Lingva Konsilio).

En 2013 li publikigis biografion de Ivar Aasen kaj ties rolo en la antaŭenigo de la novnorvega skriba lingvo kiel parto de norvega moderniga projekto.

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

Ottar Grepstad estas aŭtoro de pli ol 30 libroj en la norvega pri lingvo, literaturo kaj kultura historio.

Det litterære skattkammer (1997).

Ottar Grepstad kaj Tor Fuglevik de la Lingva Konsilio (Språkrådet) portretitaj de Inge Grødum en 2009. La ĵurnala desegno baziĝas sur "La Troloj de Olaf Gulbransson en 1899", kun Arne Garborg, Per Sivle kaj Ivar Aasen kiel trolo.

På parti med språket?: språkpolitikk i partiprogramma 1906-2005, (2004)[5], pri lingvopolitiko en la partia programo de la norvega laborista partio inter 1906 kaj 2005.

Det forĵetaĵoære skattkammer (1997) de kiu oni diras ke ĝi estas la "unua teoria libro de la mondo pri prozo".

Viljen til språk (2006) pri la kultura historio de nynorsk.

Språksansen : kalender om all verdas språk (2013), ISBN 9788252183610, librokalendaro pri 300 lingvoj.

Lingvaj muzeoj[redakti | redakti fonton]

Ottar Grepstad verkis ankaŭ anglalingvan libron pri lingvaj muzeoj en la mondo: Language museums of the world, Ørsta 2018, Centro pri norvega lingvo kaj literaturo (Nynorsk kultursentrum).

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 1999 li ricevis la norvegan Lingvan Premion de la Språkrådet pro la libro "Det litterære skattkammer "(la literatura trezoro).

Kavaliro de la Unua Klaso en la Ordeno de Sankta Olav (2018)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la angla artikolo pri Ottar Grepstad, listo de aŭtoroj.

  1. (en) Margaret J.-M. Sönmez, Maia Wellington Gahtan, Nadia Cannata, Language museums in change: Politics of memory and diversity of language, paĝo 4 - parto 2, postvorto, en: Museums of Language and the Display of Intangible Cultural Heritage, Londono, 2019, eBook ISBN 9780429491610
  2. (en) Rob Glass, Interview with Ottar Grepstad, Author of “Language Museums of the World” (intervjuo kun Ottar Grepstad, aŭtoro de la libro 'Lingvaj muzeoj en la mondo'), NML, la 20-an de marto 2018, alirite la 6-an de februaro 2020.
  3. (en) Crossing the Borders of Museums and Languages, Centre for Norwegian Language and Literature.
  4. (en) Margaret J.-M. Sönmez, Maia Wellington Gahtan, Nadia Cannata, Museums of Language and the Display of Intangible Cultural Heritage, paĝo 3, Londono, 2019, eBook ISBN 9780429491610
  5. (no) På parti med språket?: språkpolitikk i partiprogramma 1906-2005, 2004 (rete legebla)