József Kolmár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Kolmár
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de aprilo 1820(nun 1820-04-03)
en Hungario Balatonmagyaród (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 21-an de junio 1917
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Okupo
Okupo gimnazia instruisto • teologo • poeto • ĵurnalisto
vdr

József Kolmár [jOĵef kolmAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kolmár József estis hungara instruisto, honora membro de Societo Petőfi (1907).

József Kolmár[1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1820 en Balatonmagyaród (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 21-an de junio 1917 en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Kolmár frekventis kalvinanan gimnazion en Csurgó, ekde 1838 li studis en kalvinana altlernejo de Pápa. Li konatiĝis kun Sándor Petőfi, Mór Jókai, Károly Kerkapoly kaj Soma Orlai Petrics. Post siaj studoj li estis ĉefamilia edukisto jaron, ekde 1843 skribisto, iom poste sekretario en Pozsony. En 1846 li advokatiĝis, poste li laboris en redaktejoj aŭ en Pest (urbo), aŭ en Pozsony. Dum la hungara revolucio de 1848 li faris redaktajn laborojn al la unua sendependa hungara kabineto. Post falo de la revolucio li instruis en Pápa. Li studis ankaŭ teologion, en 1852 li iĝis kalvinana pastro, sed en la sekva jaro li katolikiĝis. Inter 1854 kaj 1861 li instruis en la katolika gimnazio de Baja, poste en simila lernejo en Pozsony. Li verkis ankaŭ poemojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szabadságdal (poemo, 1848)
  • Nők könyve (1848, 1858)
  • Bajai Naptár (1860)
  • Fordítási gyakorlatok, magyarból latinra (lerneja helpilo, kunaŭtoro, 1869, 1872, 1883)
  • Tavaszi virágok (1869)
  • Epigrammok (1871)
  • Magyar nyelvgyakorló, a magyar és németajkú népiskolák számára. I. füzet a II. osztály számára (kunaŭtoro, 1890)
  • Meddig élnek a nemzetek? Történelmi világtükör egy 2600 évig fölvezetett családi generáczio lánczczal. A magyar millenium ünnepére írta Józsi bácsi. (1892)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-19. Alirita 2020-02-14.