Civitella del Tronto
Civitella del Tronto | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Abruco (2005) | ||||
Provinco | TE Teramo (2005) | ||||
Geografia situo | 42° 46′ N, 13° 40′ O (mapo)42.76666666666713.666666666667Koordinatoj: 42° 46′ N, 13° 40′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 589 m | ||||
Areo | 77 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 4590 (2023) | ||||
Loĝdenso | 59 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Borrano, Carosi, Cerqueto del Tronto, Collebigliano, Collevirtù, Cornacchiano, Favale, Fucignano, Gabbiano, Le Casette, Lucignano, Mucciano, Pagliericcio, Palazzese, Piano Risteccio, Piano San Pietro, Ponzano, Ripe, Rocche, Santa Croce, Sant'Andrea, Santa Maria, Santa Reparata, Sant'Eurosia, Tavolaccio, Valle Sant'Angelo, Villa Chierico, Villa Lempa, Villa Notari, Villa Passo, Villa Selva | ||||
Najbaraj komunumoj | Ascoli Piceno (AP), Campli, Folignano (AP), Sant'Egidio alla Vibrata, Sant'Omero, Valle Castellana (2005) | ||||
Patrono | Sant'Ubaldo | ||||
Festa tago | 16ad de majo | ||||
Nomo de loĝantoj | civitellesi | ||||
Poŝtkodo | 64010 | ||||
Imposta kodo | C781 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 067017 | ||||
Telefona prefikso | 0861 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Civitella del Tronto estas komunumo de Italio (ĉirkaŭ 589 metrojn super marnivelo) konstruita sur la pinto de roka montaro el travertino. Meze de la malnova urbocentro troviĝas la lasta kastelo de la Borbonoj kiu en 1861 kapitulacis al la piemonta armeo. Temas pri la dua plej granda defendocela konstruaĵo en Eŭropo, post Hohensalzburg, en Salzburgo.
La fortikaĵo
[redakti | redakti fonton]La fortikaĵo de Civitella del Tronto estas unu el plej gravaj armeaj fortikaĵoj iam konstruitaj en Italio. Temas pri la dua fortikaĵo de Eŭropo laŭ grando, post la fortikaĵo Hohensalzburg en Salzburgo; ĝi etendiĝas sur la pinto de roka kresto.
Jam ĉirkaŭ la jaro 1000 dokumentoj rakontas pri kastelo situanta sur la pinto de la monteto, kvankam la konstruaĵo firmiĝis nur dum la ŝvaba epoko, kaj poste sub la regado de la domo D'Angiò, pro tio, ke la apudaj limoj kun la Reĝlando de Napolo kaj la novnaskiĝinta Papa Ŝtato igis ĝian situon strategie grava. La unuaj certaj sciigoj pri la fortikaĵo okazis en 1255, kiam la anoj de Ascoli konkeris la kastelon, kiu nepre estis parto de la defendocela sistemo de la apenina landlimo.