Saltu al enhavo

Civitella del Tronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Civitella del Tronto
Civitella del Tronto
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Abruco
Provinco TE Teramo
Geografia situo 42° 46′ N, 13° 40′ O (mapo)42.77194444444413.666666666667Koordinatoj: 42° 46′ N, 13° 40′ O (mapo)
Supermara alteco 589 m
Areo 77 km²
Loĝantaro 4590 (2023)
Loĝdenso 59 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Borrano, Carosi, Cerqueto del Tronto, Collebigliano, Collevirtù, Cornacchiano, Favale, Fucignano, Gabbiano, Le Casette, Lucignano, Mucciano, Pagliericcio, Palazzese, Piano Risteccio, Piano San Pietro, Ponzano, Ripe, Rocche, Santa Croce, Sant'Andrea, Santa Maria, Santa Reparata, Sant'Eurosia, Tavolaccio, Valle Sant'Angelo, Villa Chierico, Villa Lempa, Villa Notari, Villa Passo, Villa Selva
Najbaraj komunumoj Ascoli Piceno (AP), Campli, Folignano (AP), Sant'Egidio alla Vibrata, Sant'Omero kaj Valle Castellana
Patrono Ubaldo de Gubbio
Festa tago 16-a de majo
Nomo de loĝantoj civitellesi
Poŝtkodo 64010
Imposta kodo C781
Kodo laŭ ISTAT 067017
Telefona prefikso 0861
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
Civitella del Tronto (Italio)
Civitella del Tronto (Italio)
DEC
Situo de Civitella del Tronto

Map

vdr
pliaj...
panoramaj vidaĵoj

Civitella del Tronto - prononco [ĉiviTEla delTRONto] - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Teramo de la regiono Abruco. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 4 590 loĝantoj sur areo de 77,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 59 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Ubaldo de Gubbio, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Ascoli Piceno, Campli, Folignano, Sant'Egidio alla Vibrata, Sant'Omero kaj Valle Castellana.

La komunumo situas ĉirkaŭ 589 metrojn super marnivelo kaj estas konstruita sur la pinto de roka montaro el travertino.

La fortikaĵo

[redakti | redakti fonton]

Meze de la malnova urbocentro sur la pinto de roka kresto etendiĝas la lasta kastelo de la Burbonoj kiu en 1861 kapitulacis al la piemonta armeo. Temas pri la dua plej granda defendocela konstruaĵo en Eŭropo, post Hohensalzburg en Salcburgo, kaj pri unu el plej gravaj armeaj fortikaĵoj iam konstruitaj en Italio. Konsekvence Salcburgo en la 20-a jarcento elektiĝis kiel internacia ĝemelurbo.

Jam ĉirkaŭ la jaro 1000 dokumentoj rakontas pri kastelo situanta sur la pinto de la monteto, kvankam la konstruaĵo firmiĝis nur dum la ŝvaba epoko, kaj poste sub la regado de la domo D'Angiò, pro tio, ke la apudaj limoj kun la Reĝlando de Napolo kaj la novnaskiĝinta Papa Ŝtato igis ĝian situon strategie grava. La unuaj certaj sciigoj pri la fortikaĵo okazis en 1255, kiam la anoj de la nobela dinastio Ascoli konkeris la kastelon, kiu nepre estis parto de la defendocela sistemo de la apenina landlimo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]