Ferenc Callmeyer
Ferenc Callmeyer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1928 en Miskolc |
Morto | 3-an de oktobro 2020 (92-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Ferenc Callmeyer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Callmeyer Ferenc estis hungara arkitekto, titulara universitata instruisto, koresponda membro de Hungara Arta Akademio (2017).
Ferenc Callmeyer[1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1928 en Miskolc, li mortis la 3-an de oktobro 2020.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Callmeyer maturiĝis en minoritana gimnazio, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1951. Post la diplomo li instruis samloke, krome li laboris en pluraj ŝtataj arkitekturaj oficejoj, sed li ankaŭ studis en majstrokurso (1953). Inter 1963-1965 li laboris en Londono, poste inter 1965–1990 en arkitektura instituto en Budapeŝto. Ekde 1984 li estis titulara universitata instruisto en la teknikuniversitato. Depost fino de la socialismo (1990) li fondis propran arkitekturan firmaon. Li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premiojn ekde 1956.
Elektitaj planoj
[redakti | redakti fonton]- restoracio kaj aliaj konstruaĵoj en Badacsony
- restoracio kaj aliaj konstruaĵoj en Tihany
- hotelo en Keszthely
- pluraj lernejoj en Budapeŝto, Székesfehérvár
- akvoturo en Püspökladány
- pluraj uzinoj
- pluraj loĝdomoj, feriejoj
- monumentoj
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1952)
- Telki (2005, 2006)
- Solymár (2009)
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Hétvégi házak – nyaralók (1972)
- Clasp rendszerű iskolák (1986)
- Telki ezer éve (2004)