Terra nullius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simpligita mapo montranta la egiptan postulon (flava kaj verda), la postulon de Sudano (blua kaj verda), la Halajeban Triangulon (verda) kaj Bir Taŭil (blanka).

Terra nullius estas termino, kiu originis en romia juro kaj signifas: "nenies lando" Ĝi nun estas uzata en la kampo de lnternacia juro por priskribi teritorion, kiu neniam estis submetita al suvereneco de ŝtato, aŭ pri kiu iu suverena korpo antaŭe eksplicite aŭ implicite rezignis pri sia suvereneco. Apliki suverenecon super teritorio konsiderata "Terra Nulius" eblas per okupado, kvankam ĝi povas esti malobservo de internacia traktato aŭ leĝo.

La malmultaj teritorioj de la mondo nuntempe difinita kiel "Terra Nulius" estas Bir Taŭil, certaj areoj laŭ la bordoj de la rivero Danubo apud la Kroata - Serba landlimo (sur certa areo konata kiel Gornia Siga, estas la mikroŝtato nomita Liberland), kaj la Lando de Marie Byrd en Antarkto - kiu ampleksas 1.610.000 kvadratajn kilometrojn (Inkluzive de Aites plaĝo oriente de Marie Byrd).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]