Otto Wacker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Wacker
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1898 (1898-01-01)
en Duseldorfo
Morto 1-an de januaro 1970 (1970-01-01) (72-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Leonhard Wacker
Okupo
Okupo artovendisto • art forger • arthistoriisto
vdr

Otto WACKER (1898–1970) estis germana artokomercisto kiu iĝis fifama pro la komisio kaj vendado de falsaĵoj kiel pentraĵoj de Vincent van Gogh. Li estis akirinta bonan reputacion en la 1920-aj jaroj post falsaj komencoj en variaj aliaj profesioj. Ekde la fino de la Dua Mondmilito, li loĝis en Orienta Berlino. Studo de lia vivo estis verkita de Modris Eksteins.[1]

Lia patro, la pentristo Hans Wacker, havis du filojn en la mondo de arto nome tiu Otto Wacker kaj la same pentristo Leonhard Wacker. En 1928 la Wacker-skandalo skuis la artomondon. La tiam erotik-dancisto Otto Wacker ofertis en Berlino aron de pentraĵoj de Vincent van Gogh, kiujn pentris verŝajne lia patro Hans Wacker aŭ lia frato Leonhard Wacker. Skandalo estiĝis, ĉar la aŭtenteco de tiuj bildoj estis unue atestita de fakuloj. La en 1928 publikigita Van-Gogh-verkaro de Jacob Baart de la Faille entenis 33 Wacker-falsaĵojn, kies aŭtenteco estis poste revokita. La lasta eldono de la verkaro de la Faille publikiĝis en 1970 kaj estas ĝis nun referenca verko. Ĝi entenas 913 olebildojn, kiuj tamen ŝajne ne ĉiuj rezistas al kritika kontrolo.

Wacker estis sukcesinta konvinki tiome elstarajn fakulojn pri Van Gogh kiel Jacob Baart de la Faille, Hendrik P. Bremmer, Julius Meier-Graefe kaj Hans Rosenhagen ke la pentraĵoj kiujn li estas vendantaj estas aŭtentaj sed sen dokumentaj atestiloj de aŭtenteco kaj deveno. La fakuloj estis akceptinta lian rakonton ke riĉa ruso estis aĉetinta la pentraĵojn, transiginta ilin al Svisio eksterleĝe, kaj komisiinta eksterleĝaln agenton por vendi ilin. Ili akceptis kaj komprenis la neceson de tiu ruso resti anonima por eviti reprezaliojn al siaj parencoj kiuj ankoraŭ loĝis en Sovetunio. Galerioj Thannhauser, Matthiesen kaj Goldschmidt aĉetis kelkajn el la pentraĵojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eksteins M., Solar Dance. Genius, Forgery, and the Crisis of Truth in the Modern Age, Harvard University Press, Cambridge MA, 2012.