Jacob Baart de la Faille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Baart de la Faille
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1886 (1886-06-01)
en Leeuwarden
Morto 7-an de aŭgusto 1959 (1959-08-07) (73-jaraĝa)
en Heemstede
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato Utrecht
Okupo
Okupo arthistoriisto • juristo
vdr

Jacob Baart de la Faille (a de junio 1886, Leeuwarden – 7a de aŭgusto 1959, Heemstede) estis nederlanda artkritikisto kiu kompilis la unuan kompletan katalogon de la verkaro de Vincent van Gogh, publikigita en 1928. La katalogo estis reviziita kaj republikigita de redakta kommitato en 1970, kaj tiu versio estas konsiderata la definitiva katalogo de la verkaro de van Gogh.[1][2] Lia katalogciferoj estas antaŭataj de litero 'F': tiel F612 referencas al Stela nokto.

Tuj post la publikigo de la origina katalogo, de la Faille estis enkotigita en grava fraŭdafero el la berlina artokomercisto Otto Wacker. De la Faille estis atestinta la aŭtentecon de 30 pentraĵoj kiuj estis poste determinitaj kiel falsaĵoj. La patro, nome la pentristo Hans Wacker, havis du filojn en la mondo de arto nome tiu Otto Wacker kaj la same pentristo Leonhard Wacker. En 1928 la Wacker-skandalo skuis la artomondon. La tiam erotik-dancisto Otto Wacker ofertis en Berlino aron de pentraĵoj de Vincent van Gogh, kiujn pentris verŝajne lia patro Hans Wacker aŭ lia frato Leonhard Wacker. Skandalo estiĝis, ĉar la aŭtenteco de tiuj bildoj estis unue atestita de fakuloj. La en 1928 publikigita Van-Gogh-verkaro de la prestiĝa Jacob Baart de la Faille entenis 33 Wacker-falsaĵojn, kies aŭtenteco estis poste revokita. La lasta eldono de la verkaro de la Faille publikiĝis en 1970 kaj estas ĝis nun referenca verko. Ĝi entenas 913 olebildojn, kiuj tamen ŝajne ne ĉiuj rezistas al kritika kontrolo.

Li studis juron, ne arton.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sorensen, Lee. "Faille, Jacob-Baart de la". Dictionary of Art Historians. Arkivita el la originalo la 11an de junio 2012. Alirita la 12a de majo 2020.
  2. Brooks, D. "Catalogues Raisonnés". The Vincent van Gogh Gallery, de Van Gogh Museum, Amsterdam. David Brooks (mempublikigita). Alirita la 12a de majo 2020.
  3. Dr Jacob Baart de la Faille 1886 - 1959, en: Hammacher, eld., 1970, p. 39