Gomti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gomti
rivero
Bazaj informoj
Longeco 900 km
Fluo
Geografio
Landoj Barato
Regionoj Utar-Pradeŝo
vdr

La rivero Gomti, GumtiGomati, estas alfluanto de Gango. Laŭ la la historio de Hinduismo, tiu rivero estas filino de la hinduisma saĝulo Vasiŝto; banado en Gomti dum Ekadaŝi (nome dekunua tago de la du lunaj fazoj de la monato en la Hindua kalendaro) povas forlavi ĉiujn pekojn.[1] Laŭ Bagavata Purano, nome unu el la ĉefaj religiaj verkoj de Hinduismo, Gomti estas unu el la transcendentaj riveroj de Barato.[2] La rara Gomti Ĉakra, nome operkulo de rara marheliko kiu estas uzata kiel protektilo por infanoj, estas trovebla tie.[3]

Gomti estas rivero nutrita de musona pluvo kaj de subtera akvo; ĝi originiĝas el Gomat Taal (formale konata kiel Fulhaar Jheel) apud Madho Tanda, Pilibhit, Barato. Ĝi etendiĝas laŭlonge de 960 kilometroj tra Utar Pradeŝo kaj kuniĝas al Gango apud Saidpur, Kaithi, 27 kilometrojn el la distrikto de Varanasio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Gomati River Expedition 2011". Alirita la 18an de januaro 2013.
  2. "Bhaktivedanta VedaBase: Srimad Bhagavatam 5.19.17-18". 4a de januaro 2010. Arkivita el la originalo la 21an de aprilo 2012. Alirita la 4an de januaro 2010.
  3. "Magic SEA Underground: Magical Uses Of Gomti Chakra (Cat's Eye Shell)". liewsp1-magicsea.blogspot.in. alirita la 7an de novembro 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 25° 30′ 29″ N 83° 10′ 11″ O / 25.50806 °N, 83.16972 °O / 25.50806; 83.16972 (mapo)