Júlia Gaubek
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Júlia Gaubek | |
---|---|
![]() Júlia Gaubek | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de aprilo 1928 en ![]() |
Morto | 2015 en Hungario |
TTT | |
Retejo | http://artportal.hu/lexikon-muvesz/gaubek-julia-555/ |
Júlia Gaubek, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gaubek Júlia estis hungara arkitekto pri internaj spacoj, meblisto.
Júlia Gaubek[1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1928 en Kispest, ŝi mortis en 2015.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Júlia Gaubek akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1949. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Kaesz kaj Lajos Kozma (arkitekto). Post siaj studoj ŝi laboris en koncernaj ŝtataj firmaoj. Ŝia furora kreaĵo estis la pelta fotelo, longtempe produktita. Ŝi ricevis premiojn inter 1965-1997.
Elektitaj kreitaj internaj spacoj[redakti | redakti fonton]
- centra farmaciejo (Budapeŝto, 1953)
- hungara pavilono en Mondekspozicio en Bruselo (1958)
- ĉambroj en la 1-a etaĝo de hotelo Gellért, Budapeŝto (1960)
- farmaciejo en Vár (1972)
- moda studio (Budapeŝto, 1985)
Ekspozicioj solaj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1958)
Ekspozicioj grupaj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1952, 1970)
- Arthalo Budapeŝto (1959, 1975, 1983)