Ĉakravarti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉakravarti, el la Amaravati Stupa, 1a jarcento n.e., uzanta "Reĝan Sintenon" kaj ĉirkaŭita de siaj atributoj: rado maldektre. Eble ĝi reprezentas Aŝokon de la Maŭrja Imperio.

En religioj de Hindio ĉakravartiĉakravartin (en sanskrito: चक्रवर्तिन् cakravartin, en palia: cakkavatti) referencas al ideala universala reganto[1] speciale en la senco de imperia reganto de la tuta Hindia subkontinento (kiel ĉe la Maŭrja imperio).[2] La unuaj referencoj al Ĉakravala Ĉakravartin aperas en monumentoj de la epoko de la frua Maŭrja imperio, en la 4a ĝis la 3a jarcento a.n.e., reference al Ĉandragupto Maŭrjo kaj lia nepo Aŝoko.

La vorto ĉakra-vartin estas bahuvrīhi kunmetaĵo, tradukebla al "tiu kies radoj moviĝas", en la senco "kies ĉaro estas rulanta ĉien senbare". Ĝi povas esti analizita kiel 'instrumenta bahuvrīhi': "pere de kiu la rado moviĝas" en la senco "pere de kiu la Dharmaĉakra ("Rado de Dharma") turniĝas" (tre ofte uzata en Budhismo). En Tibeta skribo: ཁོར་ལོས་སྒྱུར་བའི་རྒྱལ་པོ་, en Wylie: khor los sgyur ba'i rgyal po tradukeblas al "monarko kiu kontrolas pere de rado".

En Budhismo, Ĉakravarti estas konsiderata nereligia partnero de Budho. Ĝenerale, la termino aplikiĝas al reala same kiel al spirita reĝeco kaj estreco, partikulare en Budhismo kaj Ĝainismo. En Hinduismo, la termino ĝenerale referencas al povega reganto kies dominado estas etenda al la tuta Tero.

La hindia koncepto de Ĉakravarti poste evoluis en la devaraja koncepto de didevena rajto de reĝoj, kiu estis adoptita de hindiigitaj Hindu-Budhismaj regnoj de Sudorienta Azio tra la hindiaj bramanaj fakuloj enpostenigitaj en la kortegoj. Ĝi estis unue adoptita de la indonezia Hindu-Budhismaj imperioj (Srivijaya kaj Majapahit) kaj tra ili de variaj hindiigitaj Malajaj regnoj, poste de la Kmera imperio, kaj poste de la monarkio de Tajlando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gopal, Madan (1990). K.S. Gautam (eld.). India through the ages. Publication Division, Ministry of Information and Broadcasting, Government of India. p. 81.
  2. Rosenfield, 175

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]