Hinmatujalatkit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hinmatujalatkit
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1840 (1840-03-03)
en Wallowa River
Morto 21-an de septembro 1904 (1904-09-21) (64-jaraĝa)
en Colville Indian Reservation
Etno Usonaj indianoj vd
Lingvoj nezperca vd
Subskribo Hinmatujalatkit
Familio
Patro Old Chief Joseph vd
Gefratoj Ollokot vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo gentestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hinmatujalatkit (aŭ Ĉefo Jozefo la pli juna, angle "Chief Joseph"; la propra nomo signifas "Tondro Malsuprenfluanta laŭ la Montdeklivo"), (184021-a de septembro 1904 estis tribestro de la Nezperca popolo en la regiono, kiu nun estas partoj de la usonaj ŝtatoj Oregono kaj Idaho. Oni nomis lin "Plijuna Jozefo" ĉar lia patro baptiĝis je tiu nomo ĉe katolika misiejo. Li estas fama pro sia penado vivteni kaj travivigi sian popolon kiam Usono (1877) forŝtelis la triban terenon. Oponante plenan militon kontraŭ la pli forta Usona armeo, li klopodis retretigi sian popolon ĝis Kanado, gvidante ilin tiudirekten trans pli ol 1500 kilometrojn tra Idaho kaj Montano. La armeo fine ĉirkaŭis kaj sieĝis la Nezpercojn nur 50 km for de la landlimo, kaj Hinmatujalatkit fine devis kapitulaci, eldirante faman paroladon en kiu aŭdiĝis jena konata alineo:

"Diru al generalo Howard, ke mi konas lian koron. Kion li diris al mi antaŭe, tion mi havas ĉe mi en la koro. Mi lacas pro militado. Niaj ĉefoj estas mortigitaj: Spegulo mortis, Tahulhulŝut mortis. Ĉiuj niaj olduloj mortis. Nun estas la junuloj, kiuj diras jes aŭ ne. Kiu gvidis la junulojn, tiu mortis. Estas fride, kaj ni ne havas kovrilojn; la infanetoj mortas pro frosto. Neniu scias, kie ili estas—eble ili frostmortas. Mi volas havi tempon por serĉi miajn infanojn, por vidi, kiom el ili mi povos trovi. Eble mi trovos ilin inter la mortintoj. Aŭdu min, miaj ĉefoj! Mi lacas. Mia koro malsanas kaj malgajas. De kie la suno staras nun, ne plu mi batalos por ĉiam."

Usono malliberigis Hinmatujalatkiton en Kansaso kaj poste en Oklahomo, kaj finfine permesis ke li kaj liaj proksimuloj revenu al Vaŝingtonio (ankoraŭ ne al la propra teritorio, sed en por ili pli komforta klimato) en 1885, kie li mortis ankoraŭ ekzilito en 1904.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(ĉiuj estas nur en angla lingvo)