Kristoforo Celario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristoforo Celario
Persona informo
Aliaj nomoj Cellarius
Naskiĝo 22-an de novembro 1638 (1638-11-22)
en Schmalkalden
Morto 4-an de junio 1707 (1707-06-04) (68-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Gießen
Okupo
Okupo filologo • historiisto • universitata instruisto • klasikisto • pedagogoorientalisto
vdr
Historia universalis breviter ac perspicue exposita, in antiquam, et medii aevi ac novam divisa, cum notis perpetuis.

Kristoforo Celario, Christophorus Cellarius, kiel plaĉis al li laŭ la latinlingva modo tiama, (1638-1707, en germana denaske: Cristoph Keller aŭ pli ĝuste Christoph Martin Keller), estis germana historiisto kaj profesoro de retoriko kaj historio en la Universitato de Halle. Li fundamente estis konata pro la enkonduko de la klasika divido de la Epokoj de la Historio: nome Antikva, Meza kaj Moderna.

Li faris tion por la unua fojo en lernolibro pri Antikva Historio eldonita en 1685, kaj ties sukceso kondukis al ties ripeto en alia, pli disvastigita, titolita Historia Medii Aevi a temporibus Constanini Magni ad Constaninopolim a Turcis captam deducta (Jena, 1688).[1] La sukceso de tiu klasigo rilatas al la facila kompreno de la du limoj inter la tri epokoj, nome la falo de la Romia Imperio kaj la Renesanco. Tamen tiu distingo estis uzita jam de du fakuloj el la Renesanco, nome Leonardo Bruni kaj Flavio Biondo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. RIU, Manuel (1978): Prólogo a la edición española en La historia del mundo en la Edad Media (The Shorter Cambridge Medieval History, "The Later Roman Empire To The Twelfth Century"). Madrido, Sopena, volumo I p. XXIV.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Johann Wolfgang von Goethe, Memoirs of Goethe, Cellarius, Presita por Henry Colburn (London), 1824.