János Lajos Dercsényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Lajos Dercsényi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1802 (1802-10-06)
en Tokaj
Morto 29-an de aŭgusto 1863 (1863-08-29) (60-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Barono János Lajos Dercsényi [jAnoŝ lajoŝ derĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dercsényi János Lajos estis hungara juristo, oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis dercsényi, lia patro estis János Dercsényi.

János Lajos Dercsényi[1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1802 en Tokaj, li mortis la 29-an de aŭgusto 1863 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Lajos Dercsényi studis juron en Reĝa Jura Akademio (Kassa) kaj Jura Akademio de Sárospatak. Post siaj studoj li estis oficisto en Pest (urbo), inter 1827-1830 prokuroro. Inter 1830-1836 li laboris en la imperiestra kortego en Vieno, poste en Temeŝvaro. Tiutempe li studvojaĝis en Florenco kaj Parizo kaj spertiĝis pri agrikulturo. Li ricevis arĝentan medalon en Parizo en 1933 kaj titolon konsilisto pri la imperiestra buĝeto en Vieno en 1838, fine li baroniĝis en la sekvanta jaro. Li edziĝis en 1838, lia edzino naskis 2 filojn. Li retiriĝis en 1848 pro la revoluciaj movadoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Bericht an die k. k. Landwirthschafts-Gesellschaft in Wien, über eine 1832–33... (1834, ankaŭ hungare, angle kaj france)
  • Studien über ein humanes Mittel gegen den Kommunismus, oder über das Humanitäts-Sistem der Volkswirthschaft, des Volksunterrichts und des politischen Volkslebens (1846, ankaŭ hungare kaj angle; premiita kun belga medalo)
  • Magyarországi hitbizományok átalakítási tervéről (1847; premiita de Hungara Scienca Akademio)
  • Tanulmányok korunk két legfontosabb kérdése felett (1849)
  • Az én nevelési rendszeremnek alapvonalai (1851; ankaŭ germane)
  • Gondolatok az industrialis kipallérozottságról irt értekezéséhez (1827, manuskripto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]