Zonaras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zonaras
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1073 (1073-11-30)
en Bizanca imperio
Morto 30-an de novembro 1144 (1144-11-30) (71-jaraĝa)
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Bizanca imperio
Okupo
Okupo verkistohistoriistomonaĥo • teologo • kanonisto
Verkoj Extracts of History
vdr

Johano Zonaras (en greka: Ἰωάννης Ζωναράς, Ioánnes Zonarás) estis historiisto, kanonisto kaj juristo de la Bizanca Imperio de la 12a jarcento.

La ĉefa verko de Zonaras estas Epitomé historion (Ἐπιτομὴ ἱστοριῶν), en kiu li rakontas la historion de la mondo ekde ties kreo ĝis 1118.[1] La verko ekis post ekzilo kiel monaĥo en konvento en la insulo Hagia Glukeria, eble okazigita de la surtronigo de Johano la 2-a Komneno. En la enkonduko al sia mondhistorio li justigas ke li skribas kiel monaĥo: unuflanke li mencias petojn de amikoj kaj aliflanke, ke la literatura laboro distras lin el la tentoj de la mondo. La intenco de Zonaras estis resumi la historion al gvidila maniero (epitomo), koncentrante sin en le faktoj, pro kio, male de aliaj samtempuloj, sen troa derivigo al la teologio. Eĉ tiel, en la divido de sia verko li orientiĝas en la religio: la unua parto estas la historia de judoj, la dua la romi-kristana.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Epitomé historion (Ἐπιτομὴ ἱστοριῶν). Kreklingva teksto en la retejo de la Bibliotheca Augustana (Aŭgsburgo).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • I. Grigoriadis: Linguistic and literary studies in the Epitome historion of John Zonaras. Tesaloniko, 1998.
  • E.V. Maltese: Zonaras, Johannes; en Lexikon des Mittelalters (Vortaro de la Mezepoko). Vol. 9, Sp. 673f.