Serse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serse
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro serioza opero • historia fikcio
vdr

Serse (anglalingva titolo: Xerxes; HWV 40) estas serioza opero triakta de George Frideric Handel. Ĝi estis premierita en Londono la 15an de aprilo 1738. La italalingva libreto estis adaptita fare de nekonata mano el tiu de Silvio Stampiglia por pli frua opero samnoma de Giovanni Bononcini en 1694. La libreto de Stampiglia estis mem bazita sur alia de Nicolò Minato kiu estis muzikigita de Francesco Cavalli en 1654. La agado de la opero okazas en Persio (nuntempa Irano) ĉirkaŭ 470 a.K. kaj estas iel bazita sur la figuro de Kserkso la 1-a de Persio. Serse, dekomence kantita de mezosoprano kastrita kantisto, estas nune ludita de mezosoprano aŭ de kontratenoro.

Caffarelli, kiu ludis la rolon de Serse.
Georg Friedrich Händel - Serse - titolpaĝo de la libreto - Londono 1738.

La malferma ario, "Ombra mai fu", kantita de Serse al platano (Platanus orientalis), estis plialtigita al rango de unu el la plej bone konataj melodioj de Handel, kaj estas ofte konata kiel "Largo" de Handel (spite esti markita "larghetto" en la scenaro).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Winton Dean; Knapp, Merrill J. (1987), Óperas de Händel, 1704-1726, Clarendon Press, ISBN 0-19-315219-3