Absoluta idealismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Absoluta idealismo estas ontologie monisma filozofio ĉefe asociata kun G. W. F. Hegel kaj Friedrich Schelling, ambaŭ el kiuj estis filozofoj de la germana idealismo de la 19a jarcento. Tiu etikedo estis ligita ankaŭ al aliaj kiel Josiah Royce, usona filozofo kiu estis ege influita de la verkaro de Hegel, kaj al britaj idealistoj.[1][2] Formo de idealismo, absoluta idealismo estas la versio de Hegel pri kiel la esto estas komprenebla kiel tut-inkluda tuto (das Absolute). Hegel asertis, ke por la pensado de la subjekto (homa racio aŭ konscio) por koni sian objekton (la mondo) entute, devas esti iel identeco de pensaro kaj estado. Alimaniere, la subjekto neniam havas aliron al la objekto kaj ne estus certeco pri ajno de nia kono de la mondo. Por kompreni la diferencojn inter pensaro kaj estado, tamen, same kiel ties riĉecon kaj diversecon, la unueco de pensaro kaj estado ne povas esti esprimitaj kiel la abstrakta identeco "A=A". Absoluta idealismo estas la klopodo pruvi tiun unuecon uzante novan "spekulativan" filozofian metodon, kiu postulas novajn konceptojn kaj regulojn de logiko. Laŭ Hegel, la absoluta grundo por la esto estas esence dinamikan, historian procezon de neceso kiu disvolviĝas per si mem en la formo de pliiĝantaj kompleksaj formoj de estado de konscio, finfine rezultas en la tuta diverseco en la mondo kaj en la konceptoj kun kiu oni pensas kaj faras sencon de la mondo.

La absoluta idealisma pozicio dominis en la filozofio de la 19a jarcento de Anglio kaj Germanio, kaj faris malpli da influo super Usono. La absoluta idealisma pozicio estu distingenda el la subjektiva idealismo de Berkeley, de la transcendenta idealismo de Kant, aŭ de la post-Kant-a transcendenta idealismo (konata ankaŭ kiel kritika idealismo)[3]Fichte kaj de la frua Schelling.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Absolute Idealism – Britannica.com
  2. La termino absoluter Idealismus aperas por la unua fojo en la verko de Schelling nome Ideen zu einer Philosophie der Natur als Einleitung in das Studium dieser Wissenschaft (Ideoj por filozofio de naturo: kiel Enkonduko al la studo de tiu scienco), Vol. 1, P. Krüll, 1803 [1797], p. 80.
  3. Frederick C. Beiser, German Idealism: The Struggle Against Subjectivism, 1781-1801, Harvard University Press, 2002, p. 3.
  4. Nectarios G. Limnatis, German Idealism and the Problem of Knowledge: Kant, Fichte, Schelling, and Hegel, Springer, 2008, pp. 138, 166, 177.