Zemu Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta flanko de Kanĉenĝango, nome tria plej alta monto en la mondo, apud la Zemu-Glaĉero, en la Himalaja regiono Sikimo, Barato.

Zemu-Glaĉero estas la plej granda glaĉero en la orienta Himalajo. Ĝi estas ĉirkaŭ 26 km longa kaj situas ĉe la bazo de Kanĉenĝango en la Himalaja regiono Sikimo, Barato.

La Zemu-Glaĉero drenas la orientan flankon de Kanĉenĝango, nome la trian plej altan monton en la mondo. La glaĉero estas la fonto de akvo por pluraj riveroj, ĉar ĝi nutras ilin kiam ĝi fandiĝas. Unu el ili estas la rivero Tista, kiu altiris grandan atenton en la pasintaj lastaj jaroj pro proponita stacio de hidroelektro de 3500 MW. Ĝis nun la registaro de Sikimo povis aranĝi stacion de nur 510 MW el la rivero. Pro la loko de la rivero en sisma areo, la hidroelektraj stacioj estos malfacila parto de la riverprojekto.[1]

Zemu-Glaĉero restas malpli studita kaj kontrolita glaĉero. Studado de cifereca bildaro montras, ke la glaĉero estis malpliiĝanta 27 metrojn ĉiujare inter 1967 kaj 1984. La retiriĝo ne estas tiom amasa pro la granda longo de la glaĉero. Estas dika tavolo de rubo sur la glaĉero, evitante ablacion: estas, tamen, malgrandaj lagoj kiuj estis formitaj sur la surfaco de tiuj rubo-kovritaj sekcioj de la glaĉero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pelto, Mauri. Zemu Glacier, Sikkim Thinning and Retreat. Alirita 10a de decembro 2015.